DVD Vizito al la Centra Oficejo | 2-a menuo
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tiu estas la 2-a menuo de la DVD “Vizito al la Centra Oficejo”. La tuta enhavo de la DVD estas disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Tiu enhavo konsistas el la ĉefa filmo, konciza historio de la CO, bild-galerio kaj malantaŭ la kurteno. Kun la celo konservi la memoron de la DVD-teknologio la kanalo ankaŭ disponigas du filmetojn per kiuj eblas vidi kiel aspektas la du menuoj en la DVD: la unua por atingi ĉiujn 4 erojn de la DVD kaj la dua, kiu proponas spekti la ĉefan filmon laŭ tri partoj.
La DVD “Vizito al la Centra Oficejo” estis preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo”. Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo.
DVD Vizito al la Centra Oficejo
Nederlando/Slovakio, 2006
Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA
Reĝisoris: Peter Baláž.
Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC.
Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio,malantaŭ la kurteno kaj du menuoj.