DVD Vizito al la Centra Oficejo | Filmo

UEAviva publikigis antaŭ 2 monatoj

23:54 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉefa filmo de la dokumenta DVD “Vizito al la Centra Oficejo”, preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT) la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. La tuta enhavo de la DVD estis disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo”. Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo.

La filmo “Vizito al la Centra Oficejo” havas vere historian valoron. Ĝi ekprepariĝis en la jaro, kiam la Centra Oficejo (CO) festis sian 50-jariĝon en Nederlando post translokiĝo el Britio en 1955. Kvankam la CO aspektas relative malsame en 2020, per tiu ĉi filmo eblas kapti la esencon de ĝia laboro por UEA kaj Esperanto, kaj tiuj, kiuj konas nur la nuntempan, povos konatiĝi kun la aspektoj antaŭ la reformo de 2006. Certe ankaŭ eblas kapti la etoson de la Malfermaj Tagoj, kiun en aprilo 2020 UEA kaj TEJO portas al la tuta mondo per pluraj retaj rimedoj kaj agadoj.

DVD Vizito al la Centra Oficejo
Nederlando/Slovakio, 2006
Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA
Reĝisoris: Peter Baláž.
Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC.
Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio, malantaŭ la kurteno kaj du krozekranoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BariloAŭtoNiEstas