Prezento de la antaŭmendkampanjo de Esperanto Subgrunde Vol.2

VINILKOSMO Esperanto-Muzik-Prod. publikigis antaŭ 3 monatoj

02:01 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO

Nova punkroka kompilo kun kantoj en Esperanto aperos ĉi-jare! Ĝi estos eldonita de la esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj.
La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton “La Escuelita”.
Pliajn detalajn kaj kompetajn informojn pri la antaŭmendkampanjo vi trovos ĉe:
https://fr.ulule.com/-esperanto-subgrunde-2-compilation-du-punk-en-esperanto/#comments/

Inter la partoprenataj bandoj estas:

JoMo kaj Liberecanoj
(Francio, kanzonpunko)

Piĉismo
(Ukrainio/Litovio, hardkorpunko)

Krio De Morto
(Polio, industripinko)

René Binamé
(Belgio, kanzonpunko)

Stomachal Corrosion
(Brazilo, grinckoro)

Brassens Not Dead
(Francio, kanzonpunko)

Corbata
(Japanio, grinckoro)

Pixamandúrries
(Katalunio, punko)

Frakasu
(Rusio, hardkorpunko)

…kaj multaj aliaj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BojMiaŭMuKvak