Verda la Rigardo : Mélanie Prin
Lorenzo Tomezzoli publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 20 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Verda la Rigardo
(le reflet du ciel bleu)
muziko : Gilbert Drigon
paroloj : Lorenzo Tomezzoli
R
De vi, en mia kor’,
Ŝvebas la ĉeesto
Belega kiel flor’
En printempa vesto ,
De kiam vidis mi
Rebrilon de la stel’
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi
1
Jen magieca vesper’
Vi alvenis sur la ter’ ,
Kun smeralda la rigard’
Vere temis pri hazard’ .
Sed de tiam zorgas mi
Ĉiutage nur pri vi
Vere mi vin amas
Mia koro flamas
Ĉar eterna estas la pasi’ .
Eĉ pri mondofino
Ne aperas timo
Kiam estas mi kun vi .
R
(instrumente)
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
2
Jam de kelkaj jaroj ni
Vivas ja en harmoni’
Ĉar luladas nin la stel’
Nin favoris eĉ anĝel’ .
Al ni ĝi diradas, ke
La plej riĉiga ide’
De ni estas jena
Tiel saĝec-plena :
Ne rezigni pri kultur-aranĝ’
Se malĝojo premas
Esperanto venas
Kaj okazos tuja ŝanĝ’.
R
De vi, en mia kor’,
Ŝvebas la ĉeesto
Belega kiel flor’
En printempa vesto ,
De kiam vidis mi
Rebrilon de la stel’
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi
………………
Verda la Rigardo
(le reflet du ciel bleu)
muziko : Gilbert Drigon
paroloj : Lorenzo Tomezzoli
R
De vi, en mia kor’,
Ŝvebas la ĉeesto
Belega kiel flor’
En printempa vesto ,
De kiam vidis mi
Rebrilon de la stel’
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi
1
Jen magieca vesper’
Vi alvenis sur la ter’ ,
Kun smeralda la rigard’
Vere temis pri hazard’ .
Sed de tiam zorgas mi
Ĉiutage nur pri vi
Vere mi vin amas
Mia koro flamas
Ĉar eterna estas la pasi’ .
Eĉ pri mondofino
Ne aperas timo
Kiam estas mi kun vi .
R
(instrumente)
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
………………….
2
Jam de kelkaj jaroj ni
Vivas ja en harmoni’
Ĉar luladas nin la stel’
Nin favoris eĉ anĝel’ .
Al ni ĝi diradas, ke
La plej riĉiga ide’
De ni estas jena
Tiel saĝec-plena :
Ne rezigni pri kultur-aranĝ’
Se malĝojo premas
Esperanto venas
Kaj okazos tuja ŝanĝ’.
R
De vi, en mia kor’,
Ŝvebas la ĉeesto
Belega kiel flor’
En printempa vesto ,
De kiam vidis mi
Rebrilon de la stel’
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi
Kiu verdas en ĉiel’
Aperantan ĉiam pli
Dum rigardas vi al mi