Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Signalturoj mortigas milionojn da birdoj

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV191 (2012.05.07)

Signalturoj mortigas milionojn da birdoj

Ĉiam pli altaj amaskomunikaj turoj en Nord-Ameriko mortigas preskaŭ sep milionojn da birdoj jare, laŭ naturspertuloj. Ili proponas ŝanĝojn por vaste malpliigi la amasmortigadon.

La rezultojn de esploro ĵus eldonis sciencistoj de mediagentejoj kaj universitatoj en Usono kaj Kanado. Ĉef-aŭtoro Travis Longcore de la Universitato de Suda Kalifornio diras ke ĉi tiu tragedio estas nenecesa.

La esploristoj rekomendas ke la telekomunika industrio ŝanĝu lumojn de altaj turoj. Tio povus malpliigi la mortojn je duono.

La esploro estas ĝis nun la plej ampleksa por studi mortigadon de birdoj ĉe signalturoj. La problemo plimalboniĝis je la multiĝo de turoj kiuj sendas televidajn kaj radiajn signalojn trans la kontinento. Iuj turoj nun altas je pli ol duonkilometro. Ilin apogas pluraj kilometroj da kablo pereiga al birdoj kiujn allogas la turlumoj.

La 84 000 komunikturoj ĉirkaŭ Nord-Ameriko mortigas preskaŭ sep milionojn da birdoj ĉiujare en Kanado kaj Usono. En 1979, turoj mortigis unu milionon. Alivorte, la turoj mortigas 27-oble pli da birdoj ĉiujare ol la naftoverŝiĝo Exxon Valdez.

La plimulto de la mortoj estas de kantobirdoj kiel pepuloj, orioloj kaj turdoj kiuj migras al kaj de nestejoj en Nord-Ameriko kaj dumvintrejoj en centra kaj suda Ameriko. De multaj estas zorgoj pri konservado.

La mortigoj okazas plejparte en Usono, kiu havas multe pli da turoj ol Kanado, sed multaj el la birdoj mortas survoje al siaj hejmoj en Kanado.

Milionoj el la birdoj neniam reatingas siajn nestojn, ĉar ilin sorĉas la turlumoj. La celo de la lumoj estas ke aviadiloj gardu sekuran distancon.

Dum malbona vetero, migrantaj birdoj devas flugi pli malalte pro densaj nuboj. La nuboj ankaŭ kaŝas stelojn kaj aliaj iliajn navigilojn. Tiam la ruĝaj lumoj de la turoj allogas ilin. Ili komencas ĉirkaŭflugi la turo n, kaj simple ne povas eskapi la hipnoton de la lumoj.

La plimulto mortas kiam ili trafas la apogajn kablojn. Iuj kolizias unu kun alia. Aliaj mortas pro ellaciĝo.

Konstante lumantaj ruĝaj lampoj estas la plej granda problemo. Turoj kun pulsantaj lumoj kaŭzas malpli da mortoj. Je la momento kiam la lumo malŝaltiĝas, tio rompas la trancon, kaj la birdoj redisiĝas.

La sciencistoj defias aviadajn regulistojn kaj la telekomunikan industrion ekagi por savi la birdojn. Ili diras ke anstataŭigi la nepulsantajn ruĝajn lampojn per pulsantaj sur 4500 turoj de pli ol 150 metroj estu plej alta prioritato. Ili taksas ke tio povus savi 45 procentojn, aŭ 2,5 milionojn da birdoj sen malpliigi aviadan sekurecon.

La esploro rekomendas ankaŭ ke telekomunikaj firmaoj dividu turojn por malplimultigi ilin kaj konstruu pli da memstaraj turoj kiuj ne bezonas apogajn kablojn.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Per horloĝo oni mezuras …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?