Promesu Al Mi
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 8 Spektoj
- 2 Komentoj
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://patreon.com/jomart_kaj_natasha
Se vi ŝatas la filmeton klaku al “Like”! Tiel vi helpos propagandi Esperanton en Jutubo. Dankon!
La kanto estas dediĉita al ĉiuj, kiuj ricevis diagnozon kancero, kaj al iliaj proksimuloj. Nataŝa kaj mi deziras al vi ĉiuj resti sana, kaj se vi malsanas, do, ne perdu la esperon, estu forta kaj plene resaniĝu. Brakumojn!
***
Tio ŝajnas al vi nereala
Kvazaŭ tiu malsano brutala
Kvazaŭ tiu jaro malbona
Okazis al alia persono
Jen estas vivo via
Kemi- kaj raditerapio
Espero kaj malespero, doloro
Maligna tumoro
Via postoperacia cikatro
Kvazaŭ surkorpa arto
Atestas pri la danĝera limo
Al kiu vi estis proksima
Amiko, mi diri volas
Vi certe ne estas sola
Ja multaj aliaj, ankaŭ mi estis tie
En situacio via
Mi scias, ne estas juste
Ke estas malasana vi ĝuste
Sed vivo surtera ja estas tia
Neniaj garantioj
Refreno:
Vi faru kion vi devas
Akceptu kion ricevas
Ne perdu esperon vian
Alfrontu la defion!
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Ni estu dankaj por ĉiam
Al familioj niaj
Al niaj amikoj plej karaj
Kiu ĉiam apude staras
Kiuj portas sur siaj ŝultroj
Grandan pezon, nereale multe
Kiuj helpas nin senkondiĉe
Sian amon al ni dediĉas
Refreno:
Vi faru kion vi devas
Akceptu kion ricevas
Ne perdu esperon vian
Alfrontu la defion!
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Mia frato, mia fratino