Mi Lanĉas Novan Aventuron

Jomart publikigis antaŭ 2 jaroj

03:22 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
Mi Lanĉas Novan Aventuron – Al teksto de Mikaelo Bronŝtejn. Eniras la KD-n ĴomArtaĵoj 2 (2012 jaro)
***
Mi lanĉas novan aventuron
Valizo kaj gitaro pretas
De trajnaj radoj hastan kuron
La viglan revon nun ripetas

Adiaū viv’ malpoezia!
Saluton vojoj kaj renkontoj
Odoroj de la mond’ vizia
Amikoj, kantoj kaj rakontoj!

Ekzist’ rutina forgeseblas
Impresojn novajn vojo sendas
Ŝatindaj urboj, ĉarmaj homoj
De’l nekutima viv’ aromoj

La neĝa frid’, la bunto verda,
La inkandeska sun dezerta,
La tuta mond’ por mia miro,
Kaj por impet’, kaj por inspiro.

Se ial, ie kaj iame
Ies rigard rebrilos ame
La koron lacan dum descendo
Revekos nova rava sento

Akceptu, mondo, min amike
Por vi mi kantas. Kredu mi, ke
Ĉiumomente, ĉiuloke
Ni nin ĝojigos reciproke

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

saltikurikuiriskribi