Ferooj – 1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Antaŭ kelkaj jaroj mi jam menciis ĉi tie la franclingvan televidkanalon TV5Monde. Miaopinie – aŭ, pli ekzakte, por mi, por miaj interesoj – ĝi estas la plej bona internacia televidkanalo. Plejmultaj elsendoj estas francaj, sed ankaŭ estas kelkaj belgaj, svisaj kaj kanadaj – precipe novaĵelsendoj –, krom ĉiutaga duonhora novaĵelsendo pri Afriko. La francaj elsendoj estas ege variaj: multaj dokumentfilmoj pri diversaj temoj, kelkaj kinofilmoj, pluraj televidaj krimfilmoj, filmserioj pri la ĉiutaga vivo, ĉiusemajne unu futbalmatĉo ktp.
Mi kaj mia edzino aparte ŝatas la – ordinare ĉiusemajnan – elsendon “Échappées Belles”, kiu dum unu horo kaj duono prezentas iun specifan regionon aŭ landon.
Pasintan sabaton la temo estis “Ferooj”, malgranda insularo inter Skotlando, Islando kaj Norvegio.
En la esperanta Vikipedio estas malgranda artikolo pri Ferooj, en kiu legeblas nur kelkaj frazoj pri la historio, lingvo kaj moroj de la insularo. Sur alia paĝo troviĝas listo de urboj kaj vilaĝoj de Ferooj, kaj ekzistas ankaŭ artikolo pri la feroa literaturo, kun longa teksto titulita “Kultura atlaso ĝis la 1920-aj jaroj”, kiu estas praktike prezento de la historio de feroaj publikaĵoj.
Tiujn – kaj alilingvajn vikipediajn – artikolojn mi rigardis kaj parte legis, post kiam mi kaj mia edzino estis spektintaj la elsendon pri Ferooj en TV5Monde.
Kiel plejmultaj homoj en la mondo – kaj multaj en Eŭropo – ni antaŭe sciis preskaŭ nenion pri tiu insularo, kaj ni estis ege impresitaj per ĝiaj pejzaĝoj kaj per kelkaj surprizaj faktoj.
Evidente estas la pejzaĝoj, aparte la multnombraj altegaj klifoj, kiuj tuj impresas la turistojn kaj tiujn kiuj – kiel ni – spektas filmon pri Ferooj. Kabo Enniberg estas la plej alta tute vertikala klifo en la mondo; ĝi estas nekredeblajn 754 metrojn alta.
Pluraj aliaj faktoj estas preskaŭ nekredeblaj; almenaŭ mi trovas ilin malfacile kompreneblaj. Jen la plej surprizaj:
La insularo, kiu apartenas al Danlando, havas nur ĉirkaŭ 54.000 loĝantojn – 54.000 ! –, sed ĝi estas aŭtonoma regiono kun propraj regionaj registaro kaj parlamento (en kiu estas nun sep partioj). La politika centro estas en la ĉefurbo Tóshavn, kiu havas nur proksimume 13.000 loĝantojn.
La parlamento elektas prezidenton, kiu estas la kapo de la registaro, al kiu apartenas nun sep ministroj. La parlamentejo kaj la registara konstruaĵo situas en Tórshavn sur la malgrandega duoninsulo Tinganes.
Dum Danlando estas en la Eŭropa Unio kaj en la Schengen-areo, Ferooj estas en neniu el la du. Aliflanke la regiono havas reprezentantojn en kelkaj internaciaj konsilioj kaj en kelkaj ambasadoj (ekzemple en Britio, Irlando kaj Islando). Kiu povintus imagi tion? Regiono kun nur 54.000 loĝantoj (el kiuj verŝajne nur 40.000 estas plenkreskuloj) havas reprezentantojn (diplomatojn) en fremdaj landoj.
Ankaŭ surpriza, sed komprenebla, estas la fakto ke la malgranda insularo havas flughavenon. Ĝi estis konstruita de la angloj sur la insulo Vágar kiel milita flughaveno dum la Dua Mondmilito kaj poste estis fermita. En 1963 ĝi estis malfermita de Danlando kiel civila flughaveno, kaj ekde 2007 estas kontrolata de la feroa registaro. Ekzistas flugoj inter Ferooj kaj dek unu eŭropaj urboj.