Ferooj – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La insularo konsistas el 18 insuloj; nur unu el ili ne estas loĝata. Tiu fakto ne estas surprizo, tamen estas interese scii, ke – laŭ la portugallingva Vikipedio – sur sep vivas nur malpli ol cent homoj, sur tri malpli ol dek kaj sur unu nur du homoj (kiuj estas geedziĝinta paro).
Ege surpriza estas la fakto, ke ekde preskaŭ 20 jaroj ekzistas en la insularo submaraj tuneloj – nuntempe kvar – inter kelkaj insuloj, kaj la registaro (registaro de nur 54.000 loĝantoj!) volas konstruigi – kaj jam konstruigas – tunelojn inter pluaj insuloj.
La plej longa estas Eysturoyartunnilin, kiu longas 11,4 km. Ĝi konektas la ĉefurbon (sur la insulo Streymoy) kun du lokoj sur la insulo Eysturoy. Ĝi estas monde la sola submara tunelo kun trafikcirclo (kie cetere troviĝas interesa moderna arta verko).
Tre grava estas ankaŭ la submara tunelo kiu konektas la flughavenon (sur la insulo Vágar) kun la ĉefurbo (fakte ĉefurbeto de nur 13.000 loĝantoj).
Entute la nunaj kvar submaraj tuneloj longas 33 km.
Mi demandas min, kiel popolo de nur proksimume 40.000 plenkreskuloj sukcesas fari ĉion tion, de kie venas la enorma kvanto da necesa mono kaj laborforto (inĝenieroj kaj laboristoj).
Pliaj surprizaj faktoj rilatas al sporto, aparte al futbalo:
Ni ne forgesu, ke Ferooj havas nur 54.000 loĝantojn. Sen infanoj kaj olduloj ili estas verŝajne nur 32.000 aŭ 35.000. Pli ol 13.000 el tiuj 32 aŭ 35.000 adoleskantoj kaj neoldulaj plenkreskuloj estas en iu sportklubo.
La plej ŝatataj sportoj estas futbalo, remado, handbalo, volejbalo, naĝado kaj ŝako (kiu estas agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato kiel sporto).
Ferooj disponas du futbalstadionojn por internaciaj matĉoj. La futbala asocio (aŭ ligo) de la insularo estas membro de UEFA kaj FIFA, tio estas, Ferooj havas propran teamon (kiel okazas en Britio, kie Anglio, Skotlando kaj Kimrio partoprenas separite en internaciaj matĉoj kaj ĉampionadoj).
Dum la kvalifikiĝa fazo de mondĉampionadoj la feroa teamo venkis Aŭstrion en 1990. En 2007 ĝi perdis de la posta mondĉampiono Italio nur je 1 per 2, kio estis konsiderita kiel granda sensacio. En 2014 ĝi venkis Grekion dufoje, kaj en 2021 ĝi venkis Moldavion je du per unu.
Plia impresa fakto estas la forto da la feroa kulturo. Oni nepre memoru, ke la kvanto de la nuntempa loĝantaro estas nur tiu de malgranda urbo, kaj en la pasinteco la kvanto estis ankoraŭ pli malgranda. Vidu kelkajn nombrojn: ĝis 1855 – malpli ol 9.000 loĝantoj; ĝis 1920 – malpli ol 20.000; 1950 – ĉirkaŭ 30.000.
En la unua parto de mia teksto pri Ferooj mi diris, ke en la esperanta Vikipedio estas mallonga artikolo pri la feroa literaturo, kun longa listo de publikaĵoj kaj de gravaj okazaĵoj rilataj al la feroa kulturo. Mi citas kelkajn frazojn:
“En Ferooj dum la Mezepoko multaj poemoj kaj rakontoj estis transdonitaj perbuŝe. Tiuj verkoj estis dividitaj en la sekcioj: […] historio, […] rakontoj kaj […] baladoj, tradicie kantitaj kune kun la feroa ĉendanco, en modernaj tempoj ankaŭ uzataj en moderna feroa muziko. [La baladoj] estis poste surpaperigitaj en la 19-a jarcento; ili daŭre estas uzataj en la feroa danco sen iu uzo de instrumentoj. […] Feroa literaturo en la tradicia signifo de la vorto nur formiĝis en la pasintaj 100-200 jaroj. Tio estas plejparte pro la izoliteco de la insuloj, kaj ankaŭ ĉar la feroa lingvo ne estis surpaperigita en normigita formato ĝis 1890. Krome la dana lingvo estis apogita avantaĝe al la feroa. Tamen, la Feroa insularo naskis plurajn verkintojn kaj poetojn.”