Ferooj – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En la germanlingva Vikipedio legeblas jeno pri la kulturo:
“Ferooj estas sendependa kultura nacio ene de la nordia mondo. Pro la malgranda loĝantaro unuflanke kaj la bezonoj de nacio aliflanke, multaj feroanoj havas duoblajn kaj trioblajn funkciojn en la socio; tiel multaj estas kulturaj laboristoj en sia libera tempo.
Kiel rezulto, Ferooj havas mirige riĉan literaturan, artan kaj muzikan produktadon, kaj la feroanoj estas tre interesitaj pri sia propra kulturo, en kiu, krom la propra lingvo, la vikinga heredaĵo kaj la feroa naturo estas dominaj elementoj.”
“La feroa ĉendanco kaj la malnovaj baladoj deklamataj aŭ kantataj samtempe (ekzemple la feroaj Sigurd-kantoj) estas unuaranga kultura valoraĵo unika en Eŭropo. Neniu alia lando sukcesis konservi mezepokajn kutimojn ĝis la moderna epoko kun tia aŭtentikeco. La feroa lingvo tute malaperis kiel skriba lingvo ekde la reformacio (ĉirkaŭ 1540), kaj la seninterrompe tradiciitaj baladoj grave kontribuis al la konservado de la lingvo ĝis hodiaŭ.”
“Dank’ al la kreado de la novferoa skriba lingvo fare de V. U. Hammershaimb kaj al la lingvistika laboro de Jakob Jakobsen ekestis la feroa literaturo. La poezio de la klasikulo Janus Djurhuus iĝis stil-difina influo por plej multaj posteuloj […]. La plej konata feroa verkisto estas William Heinesen, kiu tamen verkis nur en la dana. […] La unua ferolingva verkisto tradukita en multajn mondlingvojn estis Heðin Brú, bona amiko de Heinesen.”
Al tiuj imponaj informoj pri la kulturo de popolo de malpli ol 50.000 plenkreskuloj (proksimume 20.000 en 1950, 40.000 nuntempe) necesas aldoni ekzemple, ke Ferooj havas propran universitaton kaj simfonian orkestron kaj tre viglan muzikan vivon en ĉiuj ĝenroj. La plej grava kultura centro estas la “Norda Domo” en la ĉefurbo Tórshavn.
Jen kelkaj aliaj pozitivaj faktoj pri Ferooj (denove laŭ la germanlingva Vikipedio):
– Ferooj disponas socialan ŝtaton opiniatan modela.
– La meza vivnivelo estas alta, same kiel la eduka nivelo de la loĝantoj.
– Feroaj virinoj havas averaĝe 2,6 infanojn, kio estas la plej alta naskokvanto en la nordiaj landoj.
– Ankaŭ okazas plej malmultaj eksedziĝoj, plej malmultaj memmortigoj kaj plej malmultaj abortoj.
– Ferooj havas plej malmultajn prizonulojn popersone en la mondo.
Unu el la malmultaj negativaj faktoj (al kiuj apartenas ankaŭ – almenaŭ por plejmultaj homoj en la mondo – la malvarma klimato) estas, ke la feroanoj okazigas ĉiujare la tradician Grindadráp, dum kiu estas laŭtradicie mortigataj inter 500 kaj pli ol 1000 pilotbalenoj aŭ delfenoj.
Post tiuj informoj pri – miaopinie – surprizaj, imponaj aŭ interesaj faktoj mi finas ĉi tiun videaĵon per kelkaj frazoj pri la feroaj ekonomio, lingvo kaj historio.
Ekonomio
Naturaj rimedoj malabundas en la insularo. La vegetaĵaro (nome herboj) sur la montetoj estas uzata por bredi ŝafojn. Ĝis la 19-a jarcento, ŝafbredado estis la plej grava industrio, kaj feroa lano estis la plej grava eksportvaro. Hodiaŭ, fiŝkaptado kaj la rilata ekonomio dominas. Fiŝkaptado – kaj bredado de fiŝoj – aparte salmoj – respondecas pri ĉirkaŭ 95% de eksportaĵoj. Ferooj estas la kvina plej granda fiŝkaptista nacio en la Norda Atlantiko, kaj monde la insularo estas je la 25-a rango.
Lingvo
La feroa lingvo estas unu el la plej malgrandaj ĝermanaj lingvoj. Ĝi devenas el la antikva nordia (pranordia aŭ norena) kaj estas plej bone komprenata de parolantoj de la islanda kaj de okcidentaj norvegaj dialektoj. Krom la feroa la dana estas oficiala lingvo, kaj praktike ĉiuj feroanoj regas ĝin.
Historio
Oni scias, ke en 600 p.K. irlandaj kaj skotaj monaĥoj alvenis kaj setlis en la insularo, kiu estis unuafoje menciita en 825 en verko de irlanda monaĥo. Laŭ la “Sagao de la Feroanoj” (el la 13-a jarcento), la unuaj kolonigantoj estis vikingoj, kiuj alvenis verŝajne en la unua duono de la 9-a jarcento.
Krom tiuj faktoj legeblas en la portugallingva Vikipedio – inter aliaj – jenaj datoj kaj informoj:
970-1200 – Respubliko; 1300 – komenco de unuiĝinta monarkio de Danlando kaj Norvegio (kun Ferooj); 1655-1709 – la familio von Gabel estis feŭdulo de la danlanda reĝo; poste Ferooj apartenis de novo al Danlando; 1720 – la insularo estis regata de Islando; 1776 – regata de Danlando; 1814 – en internacia traktato estis agnoskita, ke Ferooj apartenas al Danlando.