Kial alkoholo pli bonas ol Esperanto Radio Verda publikigis antaŭ 26 tagoj 01:34 esperanta 2 1 1 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo 2010-03-14 Kial alkoholo pli bonas ol Esperanto Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto de Valentin Melnikov Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo. Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolantoj. Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio. Parolante, vi povas ne uzi akuzativon. Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj. Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio. Vi multe pli facile trovos samideanojn. Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente. Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo. Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos. Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi. Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV. Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj. La Fina Venko jam okazis! Montri pli...