Somero en Greziljono : Mélanie Prin
Lorenzo Tomezzoli publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 16 Spektoj
- 1 Komentoj
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Somer’ en Greziljon’ (Mélanie Prin )
muziko kaj paroloj : Lorenzo Tomezzoli
akompano : Gilbert Drigon
drumo : Clément Drigon
registrado kaj son-miksado : Olivier Aimé
R
jen kantet’ pri simpla rememor’
kun ĝojo en la kor’ pri fora pasinteco
en somer’ , en tiu-ĉi kastel’
aperis la juvel’ de forta milda sent’ …
en basen’ lerte naĝadis vi
kiel fiŝeto ora, kaj rigard’ de vi atingis min
per verda ĝia bril’
nun kun vi al tiu-ĉi kastel’
kastel’ de l’ rememor’ kune reiras ni
al kastel’ kune reiras ni .
1
kaj ĉirkaŭ la kastel’ nun floras la kampar’
en ĝardeneca land’ kun milda suno.
al-logas la printemp’ per TIA klara lum’
al-lo – gas al reven’ al tiu loko
sed por ni la plej bela travivaĵo
okazis tie, en la somero
kiam mi eklernadis Esperanton :
estis miraklo renkonti vin …
R
jen kantet’ pri simpla rememor’
kun ĝojo en la kor’ pri fora pasinteco
en somer’ , en tiu-ĉi kastel’
aperis la juvel’ de forta milda sent’ …
en basen’ lerte naĝadis vi
kiel fiŝeto ora, kaj rigard’ de vi atingis min
per verda ĝia bril’
nun kun vi al tiu-ĉi kastel’
kastel’ de l’ rememor’ kune reiras ni
al kastel’ kune reiras ni .
2
al tiu-ĉi kastel Kastel’ de Greziljon’
lerte gvidadis nin amika voĉo :
la lok’ de la gvidil’ konata estas nun
kaj la sate – litar’ bone funkcias
sed tamen iomete mi bedaŭras
ke la gvidilo , malgraŭ la streboj
kiam ni program – vokis Esperanton
ĝi rifuzadis agnoski ĝin …
R
jen kantet’ pri simpla rememor’
kun ĝojo en la kor’ pri fora pasinteco
en somer’ , en tiu-ĉi kastel’
aperis la juvel’ de forta milda sent’ …
en basen’ lerte naĝadis vi
kiel fiŝeto ora, kaj rigard’ de vi atingis min
per verda ĝia bril’
nun kun vi al tiu-ĉi kastel’
kastel’ de l’ rememor’ kune reiras ni
al kastel’ kune reiras ni .
3
do, ĉu en Greziljon’ la esperantistar’
pri tiu-ĉi fabel’ bone memoras ?
kaj se tiu rakont’ nur estas inventaĵ’
l’animon de l’ Kastel’ ja ĝi spegulas
ĉar ŝvebas la etoso de kulturo
internacia, kaj familia :
tiu , kiu elektas Esperanton
en la homaro rekonas sin…
R
jen kantet’ pri simpla rememor’
kun ĝojo en la kor’ pri fora pasinteco
en somer’ , en tiu-ĉi kastel’
aperis la juvel’ de forta milda sent’ …