Medicina edukado dum la pandemio – Keyhan Sayadpour | KAEST 2020
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La pandemio de KOVIM-19 ŝanĝis medicinan edukadon kiel multajn aliajn aferojn. Ĉeestaj klasoj kaj kursoj virtualiĝis laŭeble. Tamen oni ne povas virtualigi praktikajn partojn. La problemo de infektiĝo dum la kontakto kun la malsanuloj, aliaj medicinistoj, aliaj studentoj, kaj eĉ profesoroj ekzistas. Keyhan Sayadpour detale klarigas la problemon, universalajn rekomendojn kaj spertojn en tiu ĉi filmeto.
Keyhan Sayadpour naskiĝis en Maŝhad, Irano, kaj laboras kiel asocia profesoro ĉe Tehrana Universitato pri Medicinaj Sciencoj. Li estas infankardiologo. Li eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj kaj estas prezidanto de Irana Esperanto-Asocio.
—
Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/