[Prelego] Pri tempomezurado tra la jarcentoj — Jean-Jacques Wintraecken
D-ro Loĉjo publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Prelego de Jean-Jacques Wintraecken en la kunveno de la Amsterdama Rondo, dimanĉo la 11a de Marto 2018.
== Resumo ==
Kvankam la homo ne disponas organon por sensi kaj mezuri la tempon, nia socio ne povas adekvate funkcii sen tempomezuro. Pro tio la homo antaŭ longe penadas mezuri (“kapti”, se tiel diri) la tempon.
La kreskanta interdependeco kaj unuiĝo en kaj inter landoj, spronita de la industria revolucio kaj ĝiaj postaj evoluoj, postulis nacie kaj internacie normigitajn kaj agorditajn tempojn. Intertempe, la sciencaj kaj teknikaj progresoj tra la jaroj ebligis la kreadon de pli kaj pli precizaj tempomezuriloj, kiel la mekanika horloĝo, la kvarca horloĝo kaj fine la atoma horloĝo. La sciencaj kaj teknikaj evoluoj ekde la lasta jarcento postulas pli kaj pli precizajn tempomezurojn, ekzemple por la kunordigo de interrete interligitaj serviloj kaj por la uzo de persatelitaj navigadaj sistemoj. Se vi volas scii pli pri la diferenco inter Loka Meza Tempo, GMT, UT, UTC kaj TAI (Tempo Atoma Internacia), pri meridianteleskopoj kaj atomaj horloĝoj aŭ pri la efiko de la malrapido de la tera rotacio sur tempomezurado, vi certe ne volos maltrafi ĉi tiun prelegon.
== Aliaj informoj ==
Prelego : Jean-Jacques Wintraecken
Muntado : Loïc Rossi
Dankon al Ingvo por la video, kaj Katalin Kovacs por la sonregistrado. Ambaŭ estis pli bonaj ol mia improviziita registrado!
La lumbildoj estas sub permesilo CC BY NC SA, sed mi ne povas elekti tiun por la filmeto. Ĉiuokaze, bonvolu citi Jean-Jacques kaj mi mem se vi volas reuzi la filmon.