De Apolono-17a ĝis Artemiso-3a – Karlo Spínola | KAEST 2020

E@I publikigis antaŭ 4 monatoj

45:56 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La kosmoŝipo Apolo-17a revenis al Tero la 19-an de decembro de 1972, la lasta el ses kunhomaj esplormisioj sur la Luno. Pli ol 50 jarojn poste estas planita daŭrigo de tiu homa atingo. Sed ĉu ĝi denove estos izolita prodaĵo aŭ vere ĝi kondukos la homaron al rekta esplorado de nia sunsistemo for de nia tera lulilo? En tiu ĉi filmeto preleganto Karlo G. Spínola proponas superrigardi kiel scienco kaj tekniko progresis en ĉi-jarcenta duono, kiel estas planita tiu misio kaj, kiuj estas ĝiaj celoj proksimaj kaj estontaj.

Karlo SPINOLA, (ES). Fizikisto kaj Doktoro Inĝeniero pri Komputikaj Sciencoj. Hab. Profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio) ekde 1988, kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en ĉi universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: FUJITSU, ACERINOX, COLUMBUS STAINLESS, Ltd. en Sudafriko, ktp. Ankaŭ publikigis multajn artikolojn en la ĉefaj kongresoj kaj revuoj de IEEE (“Institute of Electrical and Electronic Engineering”): “Instrumentation and Measurement Technology Conf.”, “Int. Cf. on Imagins Systems and Technics”, on “Computational Intelligence”, on “Engineering Applications of Neural Networks”… Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Departemento de la Malaga Universitato.
Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝis pri astronomio kaj spaca esplorado. Li estas membro de la Planeda Societo (Planetary Society), fondita de Carl Sagan, de la Mars Society, kaj de la estrar-komisiono de la Malaga Astronomia Asocio, kie li kunlaboras, kaj prelegas pri diversaj astronomiaj aferoj.
Li esperantiĝis en 2013, kaj poste atingis la C1 nivelo. Ankaŭ esperante li prelegis pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la Projekton “Gaia” de la ESA. En la Trilanda Kongreso en Indonezio, en la ILEI Kongreso en Madrido, en KAEST-2018, en la IFEF-2019 kongresoj, kaj en la Virtuala Kongreso VK-2020 li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido