Kapriol’! – La Dolĉo de la Majo
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 16 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Esperanto kanzono de la muzikgrupo Kapriol’!
Ĉi tiuj paroloj estas adapto de poemo kiu devenas de la malnova kantlibreto ‘Het Antwerps Liedboek’ (Antverpeno 1544).
La Dolĉo de la Majo
Muziko: A.H. Bos / Marian Nesse
Albumo: Aventur’ (2009)
En la dolĉo de la majo
Ĝoje iris mi
Tie, profunde en la val’
Kie la floroj koloris pli, alvenis mi
La majo tre abundis
Plenorama estis ĝi
Sed mi apenaŭ vidis ĝin
Ĉar kiel staris ŝi, ŝin trovis mi
Tie mi trovis sola ŝin
La orajn harojn ligis ŝi
Ĉe la klara riveret’,
Tien, do al ŝi, migris mi
Kiam ŝi min ekvidis
Ruĝe koloris van’
Estis klare, rigardante ŝin
Senintence, sen ornam’, montriĝis am’
Afable mi salutis ŝin
Ŝi reciproke min
Bonan tagon diris mi
Kondifon ricevante jam de ŝi
En la dolĉo de la majo
Ĝoje iris mi
Tie, profunde en la val’
Kie la floroj koloris pli, alvenis mi
…
Tie mi trovis sola ŝin
La orajn harojn ligis ŝi
Ĉe la klara riveret’, ĉe la klara riveret’
Tien, do al ŝi, migris mi