#mondafest2020 Tago de Ameriko
UEAviva publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Tago de Ameriko estas la lasta el la regionaj tagoj de la Monda Festivalo de Esperanto. Sekvante la promenon de la suno sur la planedo, la Festivalo havis kiel unuan regionan tagon la Tagon de Azio kaj Oceanio (TAO) la 26-an de junio. Postvenis la Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT) la 4-an de julio. La 22-an de aŭgusto kaj la 23-an de aŭgusto estis respektive la tagoj de Eŭropo kaj Afriko. Kaj la 30-an de aŭgusto estos la Tago de Ameriko (TA).
La evento estos festado de kulturo kaj solidareco kaj okazos virtuale per YouTube ĉe la kanalo UEAViva.
La prezidanto de la organizteamo estas Rafael Despradel Hernández (Dominika Respubliko). Respondecas pri teĥnikaj aferoj Luis Obando (Kolombio).
P R O G R A M O D E L A T A G O D E A M E R I K O
(Alklaku la tempoindikilon por spekti rekte vian deziratan programeron)
00:00 Salutvortoj nome de UEA kaj TEJO
14:47 Landaj Asocioj kaj Sekcioj ĉe UEA/TEJO sin prezentas
1:21:46 Muzika interludo 1 (Tim Gallego)
1:31:43 Interpretaj Eseoj pri la perua realo (Franklin Montenegro)
2:02:20 La Kanada Antologio (Wally du Temple)
2:22:44 Kristnaskaj rakontoj de Louis Fréchette (François Lorrain)
3:19:00 Zamenhof en Nord-Ameriko (Zdravka Metz)
3:33:02 Saluto nome de la familio Zamenhof (Margaret Zaleski-Zamenhof)
3:39:10 Muzika Interludo 2 – Indiĝena Romanco (Luis Obando)
3:43:53 Instruado de Esperanto kaj Ameriko: Edukado.net, ILEI, Poznano (Katalin Kováts)
4:24:21 Muzika Interludo 3 – ‘Ninja’ Ario tradukita el la itala “Ninna” (Edgar Gallego)
4:31:38 Prelego pri Montrealo (Ĵenja Amis)
4:48:13 Muzika Interludo 4 (Tim Gallego)
5:00:30 Ĉu vi konas Amerikon? – Kvizo (Ĵenja Amis)
5:15:29 Pentrado de Luis Vargas Santa Cruz, artisto el Meksiko (Diana Alondra)
5:20:33 Spertoj de instruistoj dum Kurso de Eo por Hispanparolantoj (David Rueda)
5:36:12 Statistikoj de la Kurso de Esperanto por Hispanparolantoj (Doniben Jiménez)
5:56:39 Amuza parolado kun surprizaj magioj antaŭ la kamerao (Liin Ilusionista)
6:07:34 Estontecaj pripensoj de la lingva instruado en Ameriko (Carlos Velazquillo)
6:16:20 Kolombia Kulturtrezorejo (Rodrigo Ramírez)
6:30:22 Rimedo por internacia solidareco (Betti Maul)
6:44:23 Fermaj vortoj: Ĝisojn el Ameriko! (Fernando Maia Jr. kaj Rafael Despradel)
6:51:59 Muzika Interludo 6 (Manno Montana)
————————————————————-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo
#Esperanto #Ameriko #UEA