#mondafest2020 MONAT 3: Israelaj kantoj; prelegoj “Petra”, “Kursaro Tibor Sekelj”, “E-o kaj Paco”

UEAviva publikigis antaŭ 22 tagoj

01:57:04 esperanta

  • 6
  • 0
  • 3

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

MONAT parto 3:
Muzika interludo: Israelaj kantoj
3 prelegoj:
“Petra kaj la Nabateoj”
“Kursaro Tibor Sekelj”
“Esperanto kaj Paco”

Ĉiujare dum la UK okazas kunvenoj de la kontinentaj komisionoj de UEA, inter ili la komisiono de Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA), dum kiu la reprezentantoj de la landoj rakontas pri la agado kaj atingoj en la pasinta jaro kaj pri kaj planoj por la venonta jaro. Ĉi-jare, pro la korona viruso la UK ne povis okazi ĉeeste, kaj kadre de Mondafest’ okazas virtula kunveno dum tuta tago por ĉiu komisiono. Post la Tago de Azio kaj Oceanio (TAO) okazis la MONA-tago, mallonge MONAT. La virtuala kunveno ebligis al multaj membroj de MONA kiel al interesiĝantoj de aliaj regionoj partopreni la kunvenon. Dank’ al la interreto, partoprenis pli ol iam antaue: anstatau dekoj dum la UK la virtualan MONAT partoprenis proksime al cento en Zoom, sed ĉ.1700 sekvis en Youtube.

Ankaŭ la programo estis multe pli riĉa ol kutime: aldone al la raportoj okazis kvar muzikaj interludoj kun muzikoj kaj kanzonoj de la MONA-landoj kaj tri prelegoj rilataj la MONA: Petra kun bildoj de la Israela-Mona kongresa ekskurso tie en 2019, la Irana kursaro Tibor Sekelj, kaj mesaĝo pri Esperanto kaj Paco el Uzbekio. Pluraj el la partoprenantoj diris ke tio estis la unua fojo ke ili sukcesis partoreni la MONA-eventon de la Kongreso.


Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Komentoj (3)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj