Haĝi Dimitro – Lilia Nikolovakaj, SunoAI – kun subtekstoj
La Ratkaptista Bando publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Haĝi Dimitro – Lilia Nikolovakaj, SunoAI – kun subtekstoj
Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra por la 55-a Kantoparado.
Originala filmo: https://www.youtube.com/watch?v=v5SLp5KXpzM
Lili Koleva
AI-kanto laŭ balado de Hristo Botev
Vivas li, vivas!… Sur la Balkano
en sang’ dronanta kuŝas kaj ĝemas
vundita bruste juna bandano –
profunda vundo la korpon premas.
Pafilo ŝtala tie vidiiĝas,
rompita sabro flanke… li svenas…
krepuska vido, kapo skuiĝas,
la tutan mondon buŝo malbenas.
Li kuŝas… kaj elsupre sen fino
suno haltinte brillas kolere,
kampare kantas rikoltantino
kaj sango pli elfluas libere.
Rikolto estas… kantu, sklavino,
lamentajn kantojn! Suno, briladu!
En sklava land’ pereos finfine
bravul’… Sed, koro mia, ne batu!
Ja kiu falas por la libero
mortas neniam! Pro li ekploras
naturo, besto, nubo kaj tero,
kaj bardoj mirakante lin gloras…
Lin superombras aglo fiera,
la vundon lekas lupo-kunfrato,
falko fortika – birdo libera –
apude ankaŭ zorgas pri frato.
Vespero venas, luno ekbrilas,
surŝutas steloj foron ĉielan,
arbar’ susuras, vento sopiras,
Balkano kantas kanton ribelan.
Feinoj en blankaĵo irflue
komencas kanton – jen proksimiĝas,
ŝurpaŝas verdan herbon senbrue
kaj al vundito venas, sidiĝas.
Jen unu lin karesas facile,
sur vundon dua herbojn surmetas,
je lipoj tria kisas subite…
li ŝin rigardas – ŝi nur ridetas.
”La finon, franjo, diru sen timo
de Karaĝa kaj bando fidela,
ho diru, poste prenu l’ animon,
mi volas morti tie ĉi, bela.”
Feinoj aŭdas lian deziron,
ĉielen ili flugas, kantante,
flugadas en la vastan efiron,
de Karaĝa spiriton serĉante.
Sed mateniĝas! Sur la Balkano
profundan vundon lupo eklekas,
en sang’ dronanta kuŝas bandano
kaj suno ree brilas, brilegas!
Balado de HRISTO BOTEV
Trdukis IVAN DOBREV