La fluanta tajdo – Muziko en Esperanto
Esperantistino20 publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Muziko: George Frederick Root
Teksto: Harrison Hill
Libro: 100 jaroj da Kantado en Esperanto
Jen la kanto de kuraĝ’,
Por maristoj dum vojaĝ’,
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi’.
Do kunkantu, maristar’!
Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Refreno:
Kantu, kantu kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi:
Estas hela la ĉiel’,
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Kontraŭ vento, kontraŭ ond’
Kunbatalis nia rond’;
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel’.
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun’,
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel’!
Refreno
Do altiĝu nun la kor’,
La ventegoj pasis for,
Kaj la bordon preskaŭ vidi povas vi.
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni’
Refreno
Levu velojn al ventet’
Levu voĉojn al kantet’.
Levu korojn al ĉiama la esper’!
Kaj altiĝu la kuraĝ’,
Ĉar la fino de l’ vojaĝ’
Estas nepre la triumfo de l’Afer’.
Refreno
#esperanto #muziko #zamenhof #lafluantatajdo #esperantistino #kanto #kantuenesperanto