FESTO “LAVADO DE BONFINO“ – KUN INTERVJUO DE DU LOKAJ ESPERANTISTOJ
Josenilton kaj Madragoa publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RADIO KORTO
Hodiaŭ, en la ĵaŭdo (la 14-a de januaro 2016) okazas la festo nomata “Lavado de Bonfino“, en la urbo Salvadoro, ĉefurbo de la federacia ŝtato Bahio, en Brazilo, kies pinta momento estas la procesio de la blanke vestitaj bajaninoj, kiuj marŝas en siaj jupegoj, ekde la preĝejo de Nia Plaĝa Sinjorino de la Senpeka Koncipinteco ĝis la Baziliko de Sinjoro de Bonfino, portantaj potojn da bonodora akvo kaj florojn, por simbole lavi la peronon de la preĝejo, ripetante santerian manifestacion de pli ol ducent jaroj, kaj kiu altiras ĉirkaŭ du milionojn da festanoj, inter devotuloj, profanuloj kaj turistoj. Ĉar ni, el la (enhejma) redaktejo de Radio Korto, loĝas tre proksime de la preĝejo, ni ĉiam ricevas amikojn kaj parencojn, kiuj venas viziti nin kaj ripozi iomete de la festo. Kaj ĉi-jare ni ricevis la viziton de Vandilson kaj Everaldo, du gravajn bahiajn esperantistojn, kiuj parolis iomete (tute improvize) en nia studio.