VK 2020: Teherano: monto, urbo kaj lago

UEAviva publikigis hieraŭ

27:28 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

#virtualakongreso Teherano, la urbo de montoj – Teherano estas la ĉefurbo de Irano kaj ĝia plej granda urbo. La urbo situas meznorde de la lando. La loĝantaro de la urbo mem estas 8,7 milionoj da homoj, sed multe pli se oni kalkulos la satelitajn urbetojn. Teherano estas ĉe altaj montoj: la plej alta pinto estas Tochal (3960 m). Oni povas vidi la plej altan monton de Irano de Teherano (Damavand, 5710 m). Tehrano ne havas naturan lagon. Oni konstruis artefaritan lagon Chitgar, okcidente de la urbo. La teherana vetero estas duon-seka, kun kvar sezonoj. Ĉi tiu ekskurso gviditia de Keyhan Sayadpour okazis la 5-an de aŭgusto 2020 je 14h25.

La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj