VK 2020: Aŭtora Momento kun Normand Fleury / Zdravka Metz : “Besta Verbaro” kaj “Bestoj en nia korto
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
#virtualakongreso Besta verbaro Originala verko de Normando Fleury, kiu el unua kaj konata verbo en esperantujo « krokodili », kaj la verbo « sciuri » kreita dum la IJK en 1994 en Montrealo, kunigis pliajn tridekses bestonomajn verbojn.Li okazigis diskutrondojn dum pluraj IJK-oj kaj aliaj renkontiĝoj, kie oni kune umis kaj kreis novajn verbojn. Amuzaj koloraj desegnaĵoj, faritaj de la grafikisto Renaud Ducharme-Gilbert, bildigas al vi la signifon de la verboj. La desegnaĵoj, kun ofte integritaj verdaj steletoj, interesos eĉ etajn infanojn. La libreto amuze invitas vin lingve uzi la verbojn… almenaŭ dum IJK, ĉar tie neniu ofendiĝos, se vi tion faros. Profito el vendado iros al TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). BIRDOJ EN NIA KORTO Zdravka Metz Originale verkita en Esperanto, la libro estas kolekto da rakontoj dividitaj en du temojn. Birdoj en nia korto estas unu el dek du rakontoj pri la naturo. La aŭtoro malkovras novan aktivecon : observi la birdojn. Sed ŝi ankaŭ rakontas pri eventoj en kontakto kun aliaj bestoj : ĉevaloj, prociono, hundo, testudido. En la dua parto de la libro sekvas dek ok rakontoj pri vojaĝoj. La verkistino rakontas pri la oftaj helpemaj esperantistoj, kiuj, dum ŝiaj vojaĝoj kaj tiuj de aliaj, « etendis la manon » en situacioj neplanitaj kaj neagrablaj, en kiuj tamen bone ĉio bone finiĝis.La rakontoj, inspiritaj de veraj okazaĵoj, estas dediĉitaj al ŝiaj genepoj. Zdravka feliĉas dividi siajn rakontojn kun aliuloj. Kompare kun ŝia unua libro Bestoj en nia domo, kiu celis junajn infanojn, la nuna libro kontentigos pli aĝajn junulojn.La libro, edukcela kaj informplena, finiĝas per vortareto kun la nomoj de birdoj kaj geografiaj nomoj de urboj, lagoj, landoj, kiujn ŝi esperantigis por faciligi la fonetikan legadon.
La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020