VK 2020: Montrealo: la kongresa urbo de 2022

UEAviva publikigis antaŭ 2 monatoj

39:29 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

#virtualakongreso La ekskurso Montrealo virtuale, gvidita de Ĵenja Amis, transportos vin al ĉiuj gravaj kvartaloj de Montrealo. Vi vidos la urbocentron kaj la malnovan urbon, kaj ni virtuale grimpos la Reĝan Monton (Mont Royal), kiu donis la nomon al la urbo. Ni vidos la plej grandan preĝejon en Kanado (oratorio Sankta Jozefo), la plej grandan natur-sciencan komplekson en Kanado kaj vidos multajn aliajn montrealaĵojn (la kurbajn ŝtuparojn, sciurojn kaj birdojn). Ni rapide teleportiĝos ankaŭ al la lokoj de du ekskursoj, kaj rapide superflugos la Niagarajn Akvofalojn. Dum la vojaĝo vi vidos tri ZEOjn (=zamenhofajn objektojn)! Bonvenon al Montrealo virtuale, kaj en 2022, reale! La video estos subtitolita kaj estas rekomendita ankaŭ por komencantoj. Okazis la 5-an de aŭgusto 2020 je 12h20.

La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo