VK 2020: Ilona Koutny (Pollando): Eduka valoro de Esperanto en diversaj niveloj de instruado
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
#virtualakongreso La prelego prezentas la valoron de esperanto en lingvokonsciigo kaj lernfaciligo por aliaj fremdaj lingvoj por junaj lernantoj, ĝian rolon por interkultura komunikado kaj perado de interkulturaj valoroj por diversaĝaj lernejanoj, fine la mensoekzercan rolon por pliaĝuloj. Ankaŭ aplikeblecoj en universitata nivelo estos traktataj. KOUTNY Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj: internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperantaj gramatiko kaj leksikografio.
La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020