Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Premio Maertens 2025: intervjuo kun la premiito (Stela Besenyei-Merger, Mark Fettes)

UEAviva publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plu kontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA.

La Premion oni iniciatis en la jaro 2024 honore al la centjariĝo de la nomdoninto Grégoire Maertens, prezidanto de UEA en la jaroj 1980-1986. Responde al alvoko disvastigita per diversaj kanaloj kaj Esperanto-aranĝoj tra la jaro, ĝis la 30-a de septembro 2024 alvenis 16 kandidatigoj, de homoj kaj organizoj sur kvar kontinentoj. La juĝkomisiono kunsidis en oktobro, kiam ĝi kribris la proponojn por veni al mallonga listo de ses kandidatoj, kaj denove en novembro, kiam ĝi faris sian decidon. Malsame al aliaj movadaj premioj la Premio Maertens metas emfazon al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro – kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto.

La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2025 estas aljuĝita al:

Stela Besenyei-Merger

pro ŝiaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado.

Stela Besenyei-Merger estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi estas certe unu el la plej famaj denaskuloj ekster la Esperanto-movado, pro mallonga sinprezenta video kun subtitoloj, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kun pli ol 800 mil spektoj ĝis nun. Ŝi ankaŭ faris notindan kontribuon al la dokumentado de la denaskula fenomeno per serio de podkastaj intervjuoj kun denaskuloj kaj ties gepatroj, troveblaj en ŝia blogo “Stela ĉiam nur kritikas” kaj en ŝia retejo “La bona renkontiĝo” – esplora kaj eduka laboro, kiu ankoraŭ daŭras.

Stela kreskis en movada medio, partoprenante familiajn kaj junularajn renkontiĝojn jam ekde sia naskiĝo. Ŝia plej frua organiza kontribuo, kiel ŝi rakontas, estis – nur sesjara – instrui origamion al infanoj kaj plenkreskuloj. Ŝiaj multjaraj spertoj pri Esperanto-aranĝoj, kiel partoprenanto kaj organizanto, fine konvinkis ŝin krei unikan konsilaron por organizantoj en la formo de podkasta serio nomita “La bona renkontiĝo”. En la jaroj 2017 kaj 2018 ŝi publikigis dudekon da tiaj duonhoraj epizodoj, kiuj – laŭ la vortoj de tiu, kiu rekomendis ŝin por la premio – “disponigas utilegajn rimedojn por organizaj teamoj je ĉiuj niveloj, de novaj volontuloj ĝis spertaj organizantoj”.

En aprilo 2021 Stela aliĝis al la teamo de literaturamantoj nun konata kiel Bobelarto. Komence helpante pri la organizado de la unua eldono de la Interkultura Novel-Konkurso (INK), ŝi konstruis sur siaj antaŭaj spertoj, gvidante verksesiojn kaj legosalonojn kaj kreante podkastan serion kun diversvoĉa laŭtlegado de elektitaj konkursaĵoj. Sekvis la enkonduko de Movada Verk-Monato (MoVeMo, ekde novembro 2021), Literatura Duonmaratono (tago de literaturaj eventoj, ekde marto 2023) kaj la retaj Verk-Semajnoj (ekde aprilo 2024). Tiuj iniciatoj helpis krei unu el la plej viglaj kaj kulture aktivaj komunumoj de esperantistoj en la reto, malfermante novan fazon en niaj legaj kaj verkaj tradicioj.

La elstara kapablo de Stela Besenyei-Merger instigi kaj inspiri aliajn esperantistojn al aktiva partopreno en la Esperanto-movado kaj ĝia kulturo kaj ŝia krea utiligo de nuntempaj komunikaj rimedoj por prilumi diversajn facetojn de tiu kulturo kaj ĝia signifo por individuoj kaj familioj plene meritas la aljuĝon de la unua Premio Grégoire Maertens. La premia mono, € 1000, estas ankaŭ esprimo de fido kaj apogo por ŝiaj estontaj kontribuoj.

En UEAviva, la jutubkanalo de UEA, eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono, la 13-an de decembro 2024, ekde la 1-a de januaro 2025 publike spekteblan.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi vidas per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?