Zorán – Apám hitte – Esperanto – subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hungara popkanto kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj:
Patro fidis la varmon de la hejm’,
Patro fidis la ĝojon de la fest’,
Patro fidis: edifas heredec’,
Belis jen, laŭ mi, tiel.
Patro fidis la nokton de nuptad’,
Patro fidis la ringon sur la man’,
Patro fidis la veron de l’ dirant’,
Belis jen, laŭ mi, tiel.
Tü rü-rü-rü-rü rü-rü-rü-rü-rü
Laŭ mi, jen: belis tiel.
Patro fidis la agojn kun bravec’,
Patro fidis sentencojn kun saĝem’,
Patro fidis belecon de l’ poem’,
Belis jen, laŭ mi, tiel.
Na-na-na na-na-na-na-na…
Patro fidis al heroldoj pri l’ novaĵ’,
Patro fidis al Chaplin-malgajad’,
Patro fidis al riveroj dum vojaĝ’,
Bonas jen, laŭ mi, tiel.
Tü rü-rü-rü-rü rü-rü-rü-rü-rü
Bonas jen, laŭ mi, tiel.
Na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na
Na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na…
Kaj fidas mi kelkajn el la aĵoj,
kiel la kanto, la kanto, la kanto.
Kaj fidas mi al bruo de l’ urbo,
Kaj fidas mi al ŝi kaj al memo.
Kaj fidas mi la mikro-kanel-diskon,
Kaj fidas mi la vastiĝantan mondon.
Kaj fidas mi la fortan laseron,
Kaj fidas mi la turnon de l’ jarmilo.
Kaj fidas mi la kvarkanal-fonion,
Kaj fidas mi la morton de l’ armilo.
Kaj fidas mi la riveron, la ponton,
Kaj fidas mi, fidas al mia patro.
Na na-na-na na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na…
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak