#MondaFest2020 La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 2 – Socia Infrastrukturo

UEAviva publikigis antaŭ 1 jaro

01:31:38 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) transprenis la temon de la nuligita 105-a Universala Kongreso: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Tiu temo spegulas la longan kunlaboran rilaton inter la Esperanto-movado (speciale UEA) kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj same la signifon de tiu dialoga kaj mondo-pliboniga laboro de UN por esperantistoj.

La temo estis enkondukita kadre de la “Somera Inaŭguro”, la inaŭgura tago de MondaFest’ 2020, la 20-an de junio (https://youtu.be/SCMdxEIu128), i.a. per: mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres (00:49:00), prezento de Humphrey Tonkin (00:50:25) kaj saluta mesaĝo direktita al MondaFest’ de la Speciala Konsilisto Fabrizio Hochschild, respondeculo pri la 75-jara datreveno de UN (1:11:45). Ekde la inaŭguro ĝis la malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 1-an de aŭgusto, okazis pluraj laborkunsidoj por la temo kaj pluraj agadoj rekte aŭ nerekte al ĝi rilataj, kiel intervenoj kaj prelegoj en NASK, Usona Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso kaj diskutado en la Facebook-grupo UN75 en Esperanto, ĉio oficiale kadre de MondaFest’ 2020. Aparte dum la VK estis riĉa diskutado pri la temo dum la tagoj 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Legu resumon pri tio pli sube.

Nun la kunordiga teamo pri la temo (Humphrey Tonkin, Sara Spanò, Rakoen Maertens, Mark Fettes, Fernando Maia Jr., Renato Corsetti, Jon Liechty, Gadirou Diallo kaj Raúl García) esperas atingi ankoraŭ iom pli, se temas pri la profundeco de la diskuto kaj la konkreteco de la planoj por antaŭenigi la komprenon pri UN kaj la praktikan laboron por paco, homaj rajtoj kaj evoluigo inter la esperantistoj.

La Celoj por Daŭripova Evoluigo, grupo 2 – socia infrastrukturo: mastrumi daŭripovan provizon de akvo, manĝaĵoj, energio, loĝejoj, laboro, kaj disvolvi daŭripovajn alirojn al produktado, konsumado, industrio kaj inventemo.
#Esperanto

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj