Aŭtismo Hodiaŭ – Françoise Noireau | IRIS 2021
TEJO Esperanto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
IRIS – Internacia Reta Interfaka Simpozio okazis de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021. https://iris.tejo.org/
Françoise Noireau:
Aŭtismo estas stato de homoj kun iuspeca cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado.
Diagnozo de aŭtismo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj :
1. mallarĝaj intensaj insistaj interesoj;
2. mallerta socia komunikado.
Rimarkeblas ankaŭ apartaj sentemoj kaj oftaj kun-perturboj (atento-manko, anksio k.a.)
Magneto-resonancaj skaniloj montras diferencojn en regionoj de la cerbo.
Kombinaĵo de genoj kaj influoj de la medio influas la procedon de elkresko de la neŭronoj.
Ju pli frua estos la diagnozoj de aŭtismo, des pli efikaj estos la helpoj al infano.
Eĉ diagnozo en grandaĝo helpas, ĉar maljunulo komprenas kiel funkcias ĝia aparta percepto-sistemo kun strangaj sentemoj, kaj kiel funkcias ĝiaj apartaj intelektaj kapabloj kun strangaj malkapabloj.
Dum la diagnozado aperas novaj konceptoj : “ interocepto”, “ parol-pragmatiko”, “menso-teorio”, “centra kohero”, “dispraksio”, “prosopagnozio”, “ekzekuciaj funkcioj”, kaj oni ekkonas la limojn de siaj fortoj por eviti elĉerpiĝon.
Oni komprenas la rilaton inter propriocepto kaj anksio, la rilaton inter memreprezento kaj memfido, la diferencon inter intelekta empatio kaj afekcia empatio, intelekta inhibo kaj afekcia inhibo, la bezonon ĉiam legi kaj lerni…
Fine: ni, la aŭtismuloj, pli konu sin mem, por konstrui pli akceptemajn grupojn, kaj pli aŭtism-amikan socion. Kaj tiel plibonigi nian vivkvaliton kaj averaĝan vivdaŭron. Dankon.