Intervjuo: Françoise Noireau Esperanto: Первый Канал publikigis antaŭ 2 jaroj 25:28 esperanta 6 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Laŭ invito de Rusia Esperanto-Unio (REU) Françoise Noireau (en Esperantujo Fransoazo Oazo) dum monato rondvojaĝis tra esperanto-kluboj de ok rusiaj urboj kaj la 5-7-an de oktobro 2018 estis akceptita en Moskvo de Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj Moskva Esperanto-klubo “Lev Tolstoj”. Humure ŝi rememoras renkontiĝon kun moskvaj esperantistoj en la unua vespero de sia alveno. Sekvas nepre aŭskultinda rakonto pri metodoj de Esperanto-instruado kaj esperantigo de infanoj en familio — ja Fransoazo havas tri gefilojn, denaske parolantajn en Esperanto, kiuj iĝis Esperanto-aktivuloj. Ŝatokupo de Fransoazo estas folklora violonludado. En la aĝo 35 ŝi eklernis violoni kune kun la eta filino kaj nun praktikas siajn muzikajn lertojn en francaj popolfestoj kaj dum Esperantaj vojaĝoj. Gravas klarigoj de Fransoazo pri kio estas celoj de rondvojaĝo en Esperantujo. Filmis kaj muntis la filmon Elmit (Aleksej Panov) Montri pli...