#Mondafest2020 Klerige: Heidi Goes pri lastatempa E-agado en Angolo

UEAviva publikigis antaŭ 11 tagoj

00:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Dua rendevuo kadre de la serio “Klerige”, sub la kunordigo de Claude Nourmont, komisiito de UEA pri Kulturo.

Ekde 2015 Heidi Goes vizitis ses fojojn Angolon por siaj doktorigaj esploroj. Ŝia esplortereno estis precipe Kabindo, eksklava provinco de Angolo inter Kongo Kinŝaso kaj Kongo Brazavilo. En 2018 ŝi sukcesis post prelego pri alia temo, paroleti pri Esperanto al mezlernejanoj kaj en 2019 ŝi enkondukis Esperanton en la sama mezlernejo kaj en apuda lernejo por ontaj instruistoj (en Landana). Ŝi ankaŭ dancigis plurajn grupojn de infanoj je Esperanto-muziko, en Landana kaj Necuto. En la ĉefurbo Luanda ŝi renkontis kelkajn esperantistojn kaj ŝi parolis interalie al la nova belga ambasadoro en Angolo pri Esperanto. Kune kun Abel Massiala el Kabindo ŝi transdonis Brulo kaj Ritmo, la tradukitan poemaron de la unua prezidento de Angolo, Agostinho Neto al la Memormuzeo António Agostinho Neto.

Post la prezento, Heidi respondos al la demandoj de la publiko.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kukonoranĝonŝuonteleron