#mondafest2020 Intervjuo kun Heidi Goes
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Heidi Goes gajnis la premion Onisaburo Deguchi de la jaro 2019. Tiun premion proponas la Estraro de Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), al homoj, kiuj disvastigis Esperanton, kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco, honore al la kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en la jaro 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton.
Heidi Goes instruadis Esperanton al ĉ. 1000 indonezianoj de 2009 ĝis 2014 kaj simile faris en Orienta Timoro (2013 ĝis 2016) kaj en Afriko, speciale en Angolo (nuntempe). Ŝi kunverkis la Ŝlosilon de Esperanto (2009) kaj la Fundamenton de Esperanto (2018) en la indonezia kaj verkis ampleksajn librojn pri la historio de la movado en Afriko kaj Indonezio post jaroj da esploradoj, eldonitaj de UEA. Ŝi estraranis kaj prezidis en FLEJA kaj estraranis kaj prezidas en TEVA. Pro la jamaj esploradoj en Angolo kaj Kongolando, ŝi doktoriĝas pri la afrikaj lingvoj aŭ pli precize pri la lingvoj de la konga lingvaro.
Kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), IrEA intervjuis Heidi Goes la 18-an de julio 2020, 15:00 UTC, kaj afable transdonis la registron al UEAviva por la tuta Esperanto-komunumo.
–
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo