La Problemo de Esperanto en la Jaro 2020 | Keep It Simple Esperanto Keep It Simple Esperanto publikigis antaŭ 11 monatoj 10:31 esperanta 27 10 28 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Mi ŝatas lerni Esperanto sed… estas problemo. En ĉi tiu video, mi parolas pri la problemo de Esperanto en la jaro 2020, kiel ĝi afektas nin, kaj kion ni devus fari por ŝanĝi ĝin. Mi kredas, ke en la interreta epoko, ni bezonas internacian lingvon, kiel Esperanto, pli ol antaŭe, kaj kiel Esperantistoj, ni havas la respondecon ŝanĝi kiel ni uzas la lingvon. Mi estas lernanto, tial mi eraras multe kaj mi aprezas viajn komentojn kaj korektojn. Ĉu vi konsentas kun mi? Ĉu vi opinias, ke estas problemo en Esperanto? #Esperanto #lerni #praktiki Ĉi tiuj estas Amazon-filiaj ligoj, mi gajnos malgrandan monon (sen kosto al vi!) se vi aĉetus ĉe Amazon post alklakado de ĉi tiuj ligoj. Dankon! Fotilo: Canon 80D https://amzn.to/3ci1srS Lensoj: Canon EF-S 24mm https://amzn.to/39d6dRt aŭ Tamron 16-300mm https://amzn.to/38f1FIZ Lumilo: 19 colo rond-lumilo https://amzn.to/3ae2Slo Mikrofonoj: Rode Smartlav + https://amzn.to/39nsXOI aŭ Rode VideoMic GO https://amzn.to/389EvUB Se mi filmas ekstere, mi uzas ‘senvivan katon’ (mi ne komprenas la nomon!): https://amzn.to/2PBwwsX aŭ https://amzn.to/3cpgrk3 Montri pli...
Mi ne konsentas. Mi pensas ke estas multe pli da enhavo en Esperanto ol pri Esperanto. Sed bedaŭrinde la serĉiloj ordigas la rezultojn laŭ la lingvo de la uzanto, Do, ili pli ofte montras unue la retejojn pri Esperanto. Simple kontrolu kiom da artikoloj en Esperanto aperas ĉe la esperanta subreddito, aŭ en tubaro mem. Respondi
Homo kiu plendas ke ne estas interesaj aferoj EN Esperanto sed PRI Esperanto. Kion ŝi faras por solvi tion? Paroli pri la esperanta movado kaj ĝiaj mankoj. Respondi
Tio estas iom maljusta. Ĉi tio estas nur unu el ŝiaj filmetoj kaj plejparte la aliaj estas tre interesaj kaj neniel temas pri esperanto mem. Respondi
Facila (https://uea.facila.org/) estas retejo, kiu enhavas facilajn tekstojn kaj filmetojn pri diversaj temoj, ne nur pri la lingvo mem. Sed vi pravas, mankaj enhavon. Respondi
Kara Becky, per Esperanto vi povas lerni novajn vegetarajn kaj veganajn receptojn. Se vi volas kuiri spickukon aŭ veganan musakon aŭ tajlandan vegetaran supon, Bonan apetiton prezentas pli ol 170 receptojn kaj vi povas aldoni viajn al la retejo. https://apetito.ikso.net/ Vi povas ankaŭ trovi diversajn receptojn ĉe vikilibroj. https://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj Multaj jutubistoj prezentas receptojn en iliaj kanaloj: Kukoj por festi 250 abonantojn, de jutubisto Catie Kejti. https://www.youtube.com/watch?v=FUqcxbASAYA Verdaj ŝinko kaj ovoj por festi 500 abonantojn, de jutubisto Catie Kejti. (Ŝi baldau havos 1000 abonantojn: kion ŝi bakos tiam?) https://www.youtube.com/watch?v=hwLDvq9h-9c “Guacamole” https://www.youtube.com/watch?v=KcotCApZmn0 Krevmaizo https://www.youtube.com/watch?v=6PjYlfM7K08 Fari sian propran panon. https://www.youtube.com/watch?v=WaRnb1XTBk0 Nokoj (ne iu ajn noko-recepto) https://www.youtube.com/watch?v=x2Ao26_LuKA Burgeroj el aven-flokoj https://www.youtube.com/watch?v=C-oJ_rO4WgU&t=12s Respondi
2 Kara Becky, per Esperanto vi povas vojaĝi al Nord-Koreio. Eble vi jam vojaĝis al Nord-Koreio, sed ĉu vi jam faris per Esperanto? Ĉinaj samideanoj proponas tiun eblon. Kelkajn detalojn oni povas trovi en ĉi tiu artikolo: uea.facila.org/artikoloj/kongresoj-kaj-kunvenoj/tria-karavano-de-esperanto-al-norda-koreio/ uea.facila.org/niaj-legantoj/wayne/ Samideanaj ekskursoj al diveraj aliaj landoj okazas ĉiujare: Irano, Nepalo, Kartvelio… INTERNACIA KALENDARO de Esperanto-aranĝoj prezentas ilin: http://www.eventoj.hu/2020.htm Sendube, Pasporta Servo estas alia bonega maniero vojaĝi per Esperanto http://www.pasportaservo.org/ Respondi
3 Kara Becky, per Esperanto vi povas savi nian planedon. Aŭ almenau vi povas agi por nia planedo kaj amikumi kun Teranoj kiuj konsciias pri ekologio-graveco. Lernu kaj agu por la celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. http://www.youtube.com/watch?v=Lzz2LYuMypk http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/gvidilo-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-un/ http://www.esperantoporun.org/wp-content/uploads/Gvidilo-al-la-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-UN.pdf Plantu arbon.Tutmonda Arbo-plantado (TAP) celas planti 1000 arbojn antaŭ la jaro 2030. unesperante.wordpress.com/2020/11/03/tutmonda-arbo-plantado/ 100 proponoj de sciencistoj pri tio, kiel malpliigo la varnigon de la tero: espereble baldaŭ spektebla rete. Aktuale oni devas kontakti la hungaran Esperantan klubon por koni tiujn proponojn. http://www.facebook.com/events/1045713162449423/ Respondi
4 Kara Becky, per Esperanto vi povas aŭskulti la plej belan voĉon en la radio-mondo. Pola retradio elsendas po 2 fojoj semajne informojn pri Pollando, Eŭropo, Esperanto, kronviruso, scienco kaj la mondo. Barbara Peitrzak havas belegan voĉon kaj estas ege ŝatata de Esperantistoj. pola-retradio.org/ http://www.facebook.com/barbara.pietrzak.7 Aminda Radio Esperanto, rubrikoj el Malagasio, estas ankaŭ aŭskaultinda. http://www.youtube.com/channel/UCmqZoe9w7C07OEZJijWXWAw Respondi
5/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas konfesi viajn pekojn al la Papo. Eble ne al la Papo mem, sed en Vatikano, oni povas konfesi en multaj lingvoj, inklusive de Esperanto. Neniu scias se oni povas konfesi Esperante nur la pekojn kiujn oni faris uzante tiun lingvon. “Patro, mi krokodilis dum Esperanto-aranĝo…” Vi povas aŭskulti vatikanajn elsendojn en Esperanto. http://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html http://www.radio-vatikana-esperanto.org/ Oomoto estas alia religia grupo uzanta Esperanton. eo.wikipedia.org/wiki/Oomoto Respondi
6/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas lerni kroĉeti. Irizanjo instruas kroĉeti en ŝia kanalo. http://www.youtube.com/watch?v=I8ldXfpMWeQ Por plibonigi onian konon de la trik-vortojn ekzistas terminaro. literaturo.weebly.com/uploads/8/2/9/5/8295099/kudra_kaj_trika_terminaro.pdf Respondi
Kara samideanino, vi pravas. Mi deziras ankaŭ lerni aferoj danke al esperanto kaj ne pri esperanto. Eble cetere mi komencos fari filmetojn pri miaj pasioj kaj oferti ilin al la mondo danke al nia internacia lingvo. Koran dankon pro via filmeto, Stefano Respondi
7/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas nudapiede iri – fakte tute nuda iri – ĉirkaŭ kastelo en Francio. En la kastelo Greziljono okazos naturisma semajno je la komenco de julio 2021. Sed ne pensu ke tiu kastelo estas nur por nuduloj. En Greziljono okazas multaj eventoj kaj ĝenerale, partoprenantoj estas vestitaj. gresillon.org/spip.php?rubrique2&lang=eo Vidu ankaŭ aliajn venontajn naturismajn renkontiĝojn en Francio, Britio, Italio kaj Kanado. http://www.esperanto-naturismo.org/agadoj Respondi
8/25 Kara Becky per Esperanto vi povis scii antaŭ ĉiuj kion fari rilate al KOVIM-19. La 25an de januaro 2020, Evildea elstare diris kiel reagi fronte al nova kronviruso. Ĉu li povus vere esti dio de Esperantistoj!? http://www.youtube.com/watch?v=HDo3N0XP_dM Konsiloj de Doktoro Gabriel Beecham por Irlandanoj, tiuj konsiloj bonas por ĉiuj homoj en la mondo. http://www.youtube.com/watch?v=OxjTfJ1NsGw Esperantistoj kaj kronviruso de TEJO http://www.youtube.com/watch?v=KbPH4MtYhZ4 http://www.youtube.com/watch?v=zNCn-G5I-qQ http://www.youtube.com/watch?v=4_nwzWUWfS4 http://www.youtube.com/watch?v=2fpM1ci_fMk Respondi
9/25 Kara Becky per Esperanto vi povas legi klasikan rusan literaturan. Ĉeĥov. Tolstoj, Puŝkin, Dostojevskij… Ĉiuj estas legeblaj en Esperanto. Sveda alumeto de Anton Ĉeĥov, 19 paĝoj http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl02.pdf Blankaj noktoj de Fjodor Dostojevskij, 44 paĝoj http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl04.pdf Palto de Nikolaj Gogol, 28 paĝoj http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl07.pdf Skribaĵoj de frenezulo de Nikolaj Gogol, 45 paĝoj literaturo.weebly.com/uploads/8/2/9/5/8295099/skribajxoj_de_frenezulo_by_gogol_nikolai__z-lib.org_.pdf Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin, 183 paĝoj literaturo.weebly.com/uploads/8/2/9/5/8295099/eugene_pus%CC%82kin_a.s._eu%CC%86geno_onegin__1931_.pdf La pika damo de Aleksandr Puŝkin, 25 paĝoj http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl01.pdf La morto de Ivan Iljiĉ de Lev Tolstoj esperanto-ondo.ru/Rn-ivan.htm La unua amo de Ivan Turgenev esperanto-ondo.ru/Rn-turg1.htm Respondi
10/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas legi prozon kaj poezion originale verkitaj en Esperanto. Aktualaj verkoj verkoj.com/index.html Originala kaj tradukita literaturo literaturo.weebly.com/e-librejo.html Premiitaj verkoj esperanto.net/literaturo/bk/index.html Katalogo de la Libroservo de UEA katalogo.uea.org/index.php?s=chefa Abonu Beletran Almanakon http://www.beletraalmanako.com/aboni/index.html Oliver rakontas http://www.youtube.com/watch?v=aU3m2PKf3lk Abonu Literatura Foiro lf-koop@esperantio.net Paulo Viana rakontas http://www.youtube.com/watch?v=NeWA2XagjSw Abonu La Ondon de Esperanto sezonoj.ru Respondi
11/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas festi Silvestron samkiel estus la fina venko. La plej festemaj eventoj en Esperantujo okazas ĉirkaŭ Silvestro. JES, NR/NIS, Luminesk’… Partoprenu almenaŭ unu fojo dum via vivo! Pro la pandemio, ĉi jaro eventoj okazos nur rete. jes.pej.pl/eo/ http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr http://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-202021 Respondi
12/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas aniĝi koruson. La ĥoro Interkant estas franca esperantlingva koruso, estrata de Zdravka Bojĉeva. sezonoj.ru/2019/11/francio-4/ Virtualaj korusoj estas pli kaj pli popularaj. Jen la ligilo por spekti la Korean Virtualan Koruson kun Amira Chun. http://www.youtube.com/watch?v=1Bt8BPImkf4 Respondi
13/25 Kara Becky per Esperanto vi povas ferii kun aliaj E-familioj. Eble la plej bela maniero ferii kaj uzi Esperanton. familioj.miraheze.org/wiki/REF Respondi
14/25 Kara Becky per Esperanto vi povas lerni novajn lingvojn. Lerni la tokiponan lingvon. tokipona.info/ http://www.youtube.com/watch?v=PdgHaLcNUSg&list=PLSDbbqExWNDrNOWA7btlmCcRyz4T-DMcr Kataluna Esperanto-Asocio ofertas kursojn por lerni la katalunan per Facebook. Bezonas kontakti ilin por pliaj detaloj. esperanto.cat/Kontakt-formularo?lang=eo Retejo kaj jutubo por lerni la germanan. deutsch.info/eo http://www.youtube.com/watch?v=565MfdctY2Y&list=PLSDbbqExWNDouNPPbWqWO8rnvq1zJwt7l Retejo por lerni la polan. polski.info/eo Retejo por lerni la rusan. russky.info/eo Retejo por lerni la slovakan. slovake.eu/eo Respondi
15/25 Kara Becky per Esperanto vi povas studi en la universitato UAM. En la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, Pollando, studentoj povas aniĝi la 3-jarajn (120 poentoj) Interlingvistikajn Studojn sub la mastrumado de Profesorino Ilona Koutny. http://www.youtube.com/watch?v=4onwlDr13zU interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/studoj.html eventaservo.org/o/UAM-Poznano Ĉiu tri jare, la Universitato Adam Mickiewicz organizas la internacian interlingvistikan simpozion. La kvina simpozio okazis je septembro 2020 en Poznano kaj rete. Malfermita al lingvistoj kaj al publiko, ĝi estis granda sukceso: pli ol 300 partoprenantoj el 50 landoj. interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/simpozio2020.html interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/SimpResumoj_2020.pdf sezonoj.ru/2020/09/simpozio/ Dum Universalaj Kongresoj, la Internacia Kongresa Universitato (IKU) aldonas altnivelan klerigan kadron de prelegoj en variaj temoj. Elŝuteblaj IKU-libroj uea.org/teko/iku/ Prelegoj IKU 2020 http://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CPpG9KKAZP4JHr_PWWlZO9- La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) bonvenas ĉiujn profesiistojn en la kampo de la sano. En julio 2020, UMEA organizis la 21an Internacian Medicinan Esperanton Kongreson. Ĝi temis pri COVID-19. interrev.com/imek/ Respondi
16/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas partopreni novel-konkurso pri KOVIM-19. Verku rankonton pri “KOVIM-19 kiel ĝi ŝanĝis nin” kaj sendu ĝin al la Interkultura Novelo-Konkurso (INK) antaŭ la 20a de junio 2021. http://www.akademio-literatura.org/ink Alia konkurso, ekde 1950, Belartaj Konkursoj de UEA bonvenas viajn prozojn kaj poeziojn. Limdato: antaŭ la 31a de marto 2021. sezonoj.ru/2020/11/bk-2/ Respondi
17/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas pribabili literaturon kun homoj kiuj ŝatas ĝin tiom kiom vi. Legoklubo amike diskutas verkojn per FacebookLive aŭ Jitsi. http://www.facebook.com/groups/248756912987473/ 19a dec. 2020: Diskuto pri Blankaj Noktoj de Dostojevskij http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl04.pdf 9a jan. 2021: Premiitajn verkojn de la Literatura Konkurso 2020 espero.bialystok.pl/wp-content/uploads/2020/12/Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf 23a ja. 2021: Premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj Malantaŭ la pordo (F. K. Moleono) esperanto.net/literaturo/bk/verk/malantaupord.html Lingva demando (Gunnar Gallmo) esperanto.net/literaturo/bk/verk/lingvdemand.html Pruntitaj vortoj (Spomenka Ŝtimec) esperanto.net/literaturo/bk/verk/pruntvort.html Respondi
18/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas legi MONATOn, la revuo pri ĉio krom Esperanto. Ekde 40 jaroj, MONATO prezentas rubrikojn kaj artikolojn pri nia mondo. MONATO publikigas tekstojn en sed ne pri Esperanto. http://www.monato.be http://www.youtube.com/watch?v=uqZru86P88o http://www.youtube.com/watch?v=iXT1gmZEE8w Respondi
19/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas ĝui nian muzikon. Vinilkosmo estas fonto de aktuala musiko. http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/ Malkovrindaj: http://www.youtube.com/watch?v=FiP5MtT7AaY http://www.youtube.com/watch?v=exIDp2vlkmw http://www.youtube.com/watch?v=rhursnV4neY http://www.youtube.com/watch?v=7vxzSkG2pfE http://www.youtube.com/watch?v=J95ZxzkiJYA http://www.youtube.com/watch?v=RO-27svjKoA http://www.youtube.com/watch?v=he9lr-AJHUE http://www.youtube.com/watch?v=gWiH8BlpU0U http://www.youtube.com/watch?v=4hocwNvYrPM http://www.youtube.com/watch?v=PCapJ0l4NEo http://www.youtube.com/watch?v=gh9w7QpyQtY Respondi