Vagi En La Ĉambroj | Looping the Rooms [OpenUtau Esperanto]
Withered Flower「フロレンシオ」 publikigis antaŭ 6 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu eble estos mia lasta projekto post longa tempo, ĉar mi reiros al la lernejo kaj mi esperas fini ĝin antaŭ la fino de la ferioj.
Mi ne povis decidi ĉu uzi la voĉon de Miku (Vocaloid x4) aŭ tiun de Teto (OpenUtau), do mi uzis la saman dosieron por ambaŭ kaj faris ambaŭ versiojn sed fine mi decidis uzi la voĉo de Teto.
Mi fariĝis tro obsedita pri ĉi tiu kanto ekde mi aŭdis la originala versio, kaj mi jam pensis fari tradukon de ĉi tiu kanto.
Kaj kiam aperis la versio de The Larping Tombstone, kune kun la filmo Backrooms, mi denove interesiĝis pri ĉi tiu universo kaj decidis traduki ĉi tiun version.
Estis iom malfacile traduki ĉi tiun kanton konservante la senton de ‘Loop’, krome mi decidis rekte enmeti la vorton Backrooms en Esperanto “Malantaŭĉambroj” ĉar ĝis antaŭ fari ĉi tiun projekton mi ne konis la ĝustan tradukon.
Mi tre amuziĝis redaktante la sonaĵojn kaj filmetojn, mi povis eksperimenti kun LMMS kaj KDEnlive; mi tre ŝatis la rezulton.
Kion vi pensis pri la kanto?
Originala Video: https://youtu.be/S6_pO9xj4iM
Originala UTSx Dosiero: @lampbug
Voĉo: Kasane Teto [OpenUtau]
Video Farita kun: Openutau, Audacity, LMMS; Photopea, Kdenlive; Google Translate, Glosbe.com, Vikipedio kaj LeoBraveAI (Helpo pri tradukado)
Versio kun la voĉo de Miku: Poste
Kantoteksto:
Eltiras la Kartoĉon
kaj Premas “Rekomenco”
Labirint’ por eniri,
Mi nun pluigas ‘Dal Segno’
Mi eĉ povis vidi mian propan dorson ĉe la pord’
Kiam mi turniĝis, mi povis vidi esperon
Kie estas la fin’ de ĉi tiu flava infero?
Ĉu ekzistas elirejo?
Turni, Turni, Turni, Turni…
Vagi denove, Vagi denove, Vagi denove, Vagi denove…
En la, En la, En la, En la…
Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj
La rondiranta penso…
pri senfina koridor’,
Ferodora aero,
Neaŭdita SOS.
Mi provis satiĝi min per falinta granado
Zuma sono invadas la internon de mia kapo
Se kiom ajn mi pluigas, nenio ŝanĝiĝas…
Ĉu rezisti havas sencon?
Turni, Turni, Turni, Turni…
Vagi denove, Vagi denove, Vagi denove, Vagi denove…
En la, En la, En la, En la…
Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj, Malantaŭĉambroj
Ha, la pordon malfermas …
kaj mi freneziĝas …
en la profundon de iu koŝmaro,
Ĝi daŭras kaj daŭros eterne.
Turni, Turni, Turni denove…