Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Tradukoj de Bhagavad Gita

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 10-an de majo de 2016 en la Esperanta RetRadio . Jen la teksto:

En PIV (citata en la E-Vikipedio) oni esperantigis la titolon de tiu verko kiel “Bagavadgito”, sed en la unua E-traduko ĝi estas nomita “Bhagavad-Gita”, kiel en aliaj lingvoj. Cetere oni ofte uzas la difinan artikolon por tiuj famaj verkoj (“la Bhagavad-Gita”), kiel en la kazoj de “la Faŭsto” de Goethe kaj “la Odiseo” de Homero. Ĉiukaze mi citas la koncernan artikolon:

“Bagavadgito estas la ĉefa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de Mahabarato. (PIV)
Unu el la ĉefaj verkoj el la Antikva Tempo estas la eposo Mahabharato. Certe la plej longa literatura verko en la mondo. […] Ĝia centmil versoj ĉefe temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel religia kerno de la libro: la Bagavadgito. Ĝi estis verkita inter la 4a jarcento a.K. kaj la 2a de nia erao.
Bagavadgito temas pri la doktrino de reenkorpiĝo.
La libro prezentas sin kiel dialogo inter Arĵuno, unu generalo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arĵuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la kontraŭa tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin. Sed Kriŝno (कृष्ण) kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelacias sin kiel enkorpiĝon de Dio mem. La kerno de lia instruo estas malinteresita agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensoliberigo el la karmo.” (E-Vikipedio)

En la antaŭparolo de la E-traduko tiu verko estas konsiderata la dua plej grava libro de la mondliteraturo (post la Biblio).
“[…] en orientaj landoj ĝi influis eĉ multe pli ol la Biblio, ĉar ĝi estas pli malnova kaj uzata kiel Sankta Skribaĵo de la plej disvastigitaj religioj en Azio. Ĝi estis komponita en la 15a aŭ 14a jarcento antaŭ Kristo.”

Vi perceptas la malsamecon de la datoj en la E-artikolo kaj en la antaŭparolo. Fakte estas multaj disputoj pri la antikveco de la Mahabarato (aŭ Mahabharata) kaj do de la Bhagavad-Gita. Sed ĉi tie mi ne diskutos tion.

La menciita traduko estis publikigita en 1941 de Francisco Valdomiro Lorenz. (Pri tiu grava esperantisto estas artikolo en la E-Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz)
Li tradukis la verkon el la originala lingvo, la sanskrita. Ĉu la traduko estas bona, nur kompetenta esperantisto, kiu bone scipovas la sanskritan, povus diri. Ankaŭ eblus kompari ĝin kun tradukoj en aliajn lingvojn. Mi mem posedas la anglan kaj kvar portugallingvajn tradukojn, unu el ili farita de la sama Francisco Lorenz, dum la tri aliaj estas tradukoj el anglaj tradukaĵoj.

Nun mi malkovris en la interreto libreton, en kiu la aŭtoro, la hindo Aniruddha Banhatti, faris en Esperanto resumon – kun citaĵoj – de la Bhagavad-Gita (kp. http://www.bookrix.com/book.html?bookID=anibani_1300053413.8494770527#0,468,17406)

Do nun ni havas du Esperantajn versiojn, almenaŭ de kelkaj eltiraĵoj. Tamen, dum Lorenz konservis la numerojn donitajn al ĉiu paragrafo en la originala verko, Banhatti – kiu tradukis el la hinda lingvo Maharathi – ne nur forlasis la numerojn, sed ankaŭ ĉiam kunmetis plurajn paragrafojn, eĉ ne sinsekvajn. Do malfacilas komparo. Sed mi montras unu ekzemplon (ĉapitro 2, paragrafo 22):

Lorenz: “Kiel la homoj malnovajn vestaĵojn demetas kaj surmetas poste novajn, simile la spirit’ malnovan korpon forlasas kaj eniras korpon novan.”
Banhatti: “Same kiel persono forĵetas malnovan veston kaj surmetas la novan, la animo forlasas malnovan korpon kaj eniras novan korpon.”

Evidentas, ke la signifo de la tradukoj estas tre simila, kvankam la stilo iomete malsamas.

Tradukado estas tre komplika afero. La tradukanto (ne nepre tradukisto) ne nur scipovu tre bone la du lingvojn, sed ankaŭ komprenu la enhavon, la ideojn esprimitajn en la originalo (kaj krome estas la problemo de la stilo). Por traduki hinduan verkon, skribitan en la sanskrita, ne nur necesas koni hinduismon, sed estas la specifa problemo, ke en sanskrito (kiel ankaŭ en plejmultaj aliaj lingvoj) preskaŭ ĉiuj vortoj havas plurajn signifojn, tiel ke la tradukanto devas elekti la ĝustan depende de la kunteksto.

Eble la plej konata el tiuj sanskritaj vortoj estas “dharma”. Iu tradukanto uzis eĉ dudek malsamajn vortojn en germana traduko de hindua verko. Ĝenerale la uzataj estas “leĝo”, “devo”, “kutimo”, “ordo”, “religio”. Ekzemple en la paragrafo 7 de la dua ĉapitro de la Bhagavad-Gita, Annie Besant, anglino kiu vivis jardekojn en Hindio kaj tre bone konis hinduismon kaj sanskriton, tradukis la vorton “dharma” kiel “devo” (“duty” en la angla), sed en la paragrafo 40 kiel “kono”. Kontraŭe Francisco Lorenz uzis la esprimon “sankta leĝo”.

Por fini ĉi tiun artikolon, mi citas la menciitan paragrafon, kiu pruvas (kiel la sube citita), ke li sukcese klopodis doni belan ritmon al la frazoj:
Kompatpreme kaj timante peki,
La sanktan leĝon mi obei volas
Kaj vian saĝan konsilon mi petas;
Instruu, Kriŝno, min, vian disĉiplon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas leono?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?