Al nia lingvo / A nossa língua
Projeto Feitos Artisticos publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Al nia lingvo
Vi, bela lingvo, Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas,
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas
Ho, kie estas via lando? —
demandas homoj. La respondo:
La lingvo-land’ de Esperanto
jam estas nia tuta mondo!
Al tuta mond’ vi apartenas,
al alto levas vi la Homon,
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.
En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kor’muziko;
Vi faras Pacon el mal-amo
kaj fraton el la mal-amiko.
Vi donas al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron…
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!
Julio BAGHY [Bagi]