GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 3.Anna Elisa Tuschinski
EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 3 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO. 3 Anna Elisa Tuschinski kun Malgosia Komarnicka kaj Laura Brazzabeni. Italiano da 3.37
ANNA ELISA TUSCHINSKI – NOMATA “ESPERANTO PATRINETO”
ANNA ELISA TUSCHINSKI – CONOSCIUTA COME “LA PICCOLA MAMMA DELL’ESPERANTO
Anna Elisa Tuschinski naskiĝis la 4-an de decembro 1841 en Gdańsk, tiam ĝi estis parto de la Reĝlando Prusio kaj nun de Pollando. Profesie ŝi estis instruistino.
Kiam ŝi estis pli ol 60-jara, ŝi trovis broŝuron por lerni Esperanton. Ŝi estis ravita de tio, ke la lingvo estas tre logika kaj rapide mem lernis ĝin. Ŝi komencis organizi Esperanto-kursojn, instrui kaj popularigi ĝin. Esperanto fariĝis ŝia vivpasio.
Ŝi estis nekontestebla pionirino de la Esperanto-movado en Gdańsk (tiam Danzig). En novembro 1907, en la aĝo de 66 jaroj, ŝi fondis la unuan Gdańskan Esperanto-societon, kiu rapide komencis disvolviĝi kaj aktive funkcii. Dank’ al ŝiaj klopodoj en 1912 estis organizita en Gdańsk kaj Sopot la 7-a Germana Esperanto-Kongreso.
La Unua Mondmilito bremsis la agadon de Anna, sed post la milito ŝiaj klopodoj kaŭzis plian disvolviĝon de Esperanto. En 1922, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, ŝi organizis la Gdańskan Kongreson de Esperantistoj. Unu el la gravaj gastoj estis Klara Zamenhof. En 1924, dum la 2-a Internacia Gdańska Foiro, la urbodomo unuafoje eldonis informmaterialojn ankaŭ en Esperanto.
La kunlaboro de Tuschinski kun Universala Esperanto-Asocio vekis ŝian esperon organizi internacian kongreson en Gdańsk. En 1927, la 19-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Gdańsk kaj Sopot. Ĝi estis perfekte preparita kaj fariĝis unu el la plej gravaj kaj plej grandaj okazaĵoj de la intermilita periodo. Anna tiam jam aĝis 86 jarojn. Ĝuste dum tiu kongreso estis establita la “Esperanta librotago”, kiu estas festata ĝis hodiaŭ, la 15-an de decembro. Feliks Zamenhof proponis fondi la unuan Esperanto-muzeon, kiu du jarojn poste estis fondita en Vieno.
Anna Elisa Tuschinski akiris meritoplenan rekonon en la internacia Esperanto-movado – oni nomis ŝin “Esperanto-Patrineto”. Ŝi okupiĝis pri la Esperanto-movado ĝis la fino de sia vivo. Ŝi mortis la 9-an de oktobro 1939 en la nazi-okupata Gdańsk, en la aĝo de 98 jaroj.
Anna Elisa Tuschinski nacque il 4 dicembre 1841 a Danzica, che all’epoca faceva parte del Regno di Prussia e oggi appartiene alla Polonia. Di professione era insegnante.
Quando aveva più di 60 anni, si imbatté in un opuscolo per imparare l’esperanto. Rimase entusiasta della logica di questa lingua e la imparò rapidamente da autodidatta. Iniziò a organizzare corsi di esperanto, a insegnarlo e a diffonderlo. L’esperanto divenne la passione della sua vita.
Fu la pioniera indiscussa del movimento esperantista a Danzica (allora Danzig). Nel novembre 1907, all’età di 66 anni, fondò la prima Società Esperantista di Danzica, che iniziò rapidamente a svilupparsi e a diventare attiva. Grazie ai suoi sforzi, nel 1912 fu organizzato a Danzica e Sopot il 7° Congresso tedesco di esperanto.
La prima guerra mondiale rallentò le attività di Anna, ma dopo la guerra i suoi sforzi portarono a un ulteriore sviluppo dell’esperanto. Nel 1922, in collaborazione con l’Associazione Universale di Esperanto, organizzò il Congresso degli Esperantisti di Danzica. Tra gli ospiti illustri vi era Klara Zamenhof. Nel 1924, durante la Seconda Fiera Internazionale di Danzica, il municipio pubblicò per la prima volta materiale informativo in esperanto.
La collaborazione di Tuschinski con l’Associazione Universale di Esperanto le fece sperare di poter organizzare un congresso internazionale a Danzica. Nel 1927 si tenne a Danzica e a Sopot il XIX Congresso Universale di Esperanto. L’evento fu organizzato alla perfezione e divenne uno dei più importanti e grandi eventi del periodo tra le due guerre. Anna aveva allora già 86 anni. Fu proprio durante quel congresso che venne istituita la “Giornata Internazionale del Libro in Esperanto”, che si celebra ancora oggi il 15 dicembre. Feliks Zamenhof propose di fondare il primo Museo dell’Esperanto, che fu istituito due anni dopo a Vienna.
Anna Elisa Tuschinski ricevette un meritato riconoscimento nel movimento esperantista internazionale: fu soprannominata la “Madre dell’Esperanto”. Rimase attiva nel movimento esperantista fino alla fine della sua vita. Morì il 9 ottobre 1939 a Danzica, occupata dai nazisti all’età di 98 anni.