GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO. 2. Klara Zamenhof. Ital. dal min. 6.06
EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
KLARA ZAMENHOF – LA PATRINO DE ESPERANTO
KLARA „Kejla” ZAMENHOF naskiĝis la 5-an de oktobro 1863 en Kaŭno – tiama Rusia Imperio (nun Litovio). Ŝi estis filino de Aleksandro Silbernik kaj Golda Mejerovna Silbernik. Ŝi havis ok gefratojn. Ŝia familio ne estis tre riĉa, sed bonhava, ĉar ŝia patro posedis malgrandan sapfabrikon en Kaŭno.
Rigardante ŝiajn fotojn el juneco ni vidas belan, agrablan kaj mildan personon. Ludovikon Zamenhof Klara ekkonis en la jaro 1886 vizitante sian fratinon, kies edzo estis lia amiko. La 9-an de aŭgusto 1887 ŝi fariĝis lia edzino. Klara ekamis ne nur la belstaturon de sia edzo, sed ankaŭ lian animon kaj pensojn. Ŝi esperantistiĝis en 1887 (aŭ pli frue). Ŝi flue parolis ne nur la polan kaj jidan, sed ankaŭ Esperanton. Ŝi forte subtenis Esperanton, materiale kaj morale kaj senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, en la jaro 1887. Ŝi fariĝis ĉiama kunlaborantino kaj helpantino de sia edzo, plenumanta liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ŝi oferis sian tutan tempon por disvastigi grandan estonteltrovaĵon de sia edzo partoprenante kun li en sukcesoj kaj en problemoj, kiujn alportis Esperanto kaj kiujn kaŭzis laboro por Esperanto.
Klara estis memorita de siaj samtempuloj kiel amata, zorgema, patrineca, grandanima kaj optimisma. Ŝi ĉiam scipovis doni kuraĝon al sia edzo dum malfacilaj momentoj samtempe estante bonega dommastrino kaj aktiva esperantistino. Ŝi perfekte zorgis pri granda Zamenhof-familio, pri la edzo kaj tri infanoj, Adam, Zofia kaj Lidia. Ŝiaj fragaj kremaj tortoj estis vaste konataj. Ŝi, malgraŭ ĉiutagaj hejmaj devoj, subtenis la klopodojn de sia edzo disvastigi Esperanton kaj li ĝuste taksis ŝian helpon, valoron kaj meritojn.
Post la antaŭtempa morto de sia edzo, ŝi venkis sian ĉagrenon kaj ĵetis sin en laboron, ŝi reklamis Esperanton, aktive subtenis E-movadon kaj daŭre disvolvis komunumon ĉirkaŭ la lingvo. Ŝi klopodis plenumi sian sanktan taskon daŭrigante la revon de sia edzo.
Klara Zamenhof partoprenis en ĉiuj Universalaj Kongresoj, krom tiu en 1915, en San Francisko. Ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro okazis en Vieno, en la jaro 1924 dum la 16-a Universala Kongreso. Ŝi riskis ĉi tiun vojaĝon, ĉar ŝi jam tiam estis serioze malsana kaj tre suferis. Tio montras ŝian grandegan interesiĝon pri la stato de la Esperanto-Movado.
Klara Zamenhof mortis la 6-an de decembro 1924, je la 9:00 vespere, en Varsovio. Ŝi estis 61-jaraĝa kaj la mortokialo estis hepatoĉela karcinomo. Ŝi estis entombigita en hebrea tombejo en Varsovio.
Por esprimi la profundan estimon por la rolo de Klara Zamenhof mi citos la frazon devenanta el „Germana Esperantisto” el januaro 1925: „(…) La historio de Esperanto-movado iam inde montros la signifon de tiu ĉi virino por Esperanto. (…)”.
CLARA ZAMENHOF nacque il 5 ottobre 1863 a Kaunas, allora parte dell’Impero russo (oggi Lituania). Era figlia di Alexander Silbernik e Golda Mejerovna Silbernik. Aveva otto fratelli e sorelle. La sua famiglia non era molto ricca, ma benestante, poiché suo padre possedeva una piccola fabbrica di sapone a Kaunas.
Guardando le sue fotografie di gioventù, vediamo una persona bella, simpatica e gentile. Clara incontrò Ludwik Zamenhof per la prima volta nel 1886 mentre era in visita da sua sorella, il cui marito era amico di lui. Il 9 agosto 1887 divenne sua moglie. Clara si innamorò non solo del bel aspetto di suo marito, ma anche della sua anima e dei suoi pensieri. Divenne esperantista nel 1887 (o forse prima). Parlava fluentemente polacco e yiddish, oltre all’esperanto. Fu una forte sostenitrice dell’esperanto, sia materialmente che moralmente, e nel 1887 donò senza esitazione l’intera sua dote per la pubblicazione dell’”Unua Libro” (Il Primo Libro). Divenne collaboratrice e assistente costante del marito, svolgendo i suoi compiti amministrativi e di segreteria. Dedicò tutto il suo tempo a diffondere la grande scoperta futura del marito, condividendo con lui i successi e i problemi che l’esperanto portava e che erano causati dal lavoro per l’esperanto.
Clara è stata ricordata dai suoi contemporanei come una persona amata, premurosa, materna, generosa e ottimista. Ha sempre saputo infondere coraggio al marito nei momenti difficili, pur essendo al contempo un’eccellente casalinga e un’esperantista attiva.
Si prendeva cura in modo impeccabile della numerosa famiglia Zamenhof, composta dal marito e dai tre figli, Adam, Zofia e Lidia. Le sue torte alla crema di fragole erano famose. Nonostante i suoi doveri domestici quotidiani, sostenne gli sforzi del marito per diffondere l’esperanto, e lui apprezzò giustamente il suo aiuto, il suo valore e i suoi meriti.
Dopo la prematura scomparsa del marito, superò il dolore e si dedicò al lavoro, promuovendo l’esperanto, sostenendo attivamente il movimento esperantista e continuando a sviluppare la comunità attorno alla lingua. Si impegnò a fondo per adempiere al sacro compito di portare avanti il sogno del marito.
………..