Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 4. Marie Henkel

EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 2 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO. 4. Marie Henkel kun Malgosia Komarnicka kaj Laura Brazzabeni. Italiano da 3.15

MARIE HANKEL – LA UNUA ESPERANTO-POETINO

Marie Hankel naskiĝis la 2-an de februaro 1844. Ŝi studis arthistorion. Kiel denaska germanino, ŝi parolis ankaŭ la anglan kaj la francan. En matura aĝo, en 1905, ŝi eklernis Esperanton kaj dediĉis sian tutan energion al la Esperanto-movado. En septembro 1906 ŝi kunfondis la Dresdenan Esperanto-grupon, kie ŝi mem gvidis kursojn. En la jaro 1908 ŝi kunorganizis la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto en Dresdeno.

Marie Hankel famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino. Ŝi estis elektita kiel reĝino de la „Internaciaj Floraj Ludoj” dum la Universala Kongreso en Barcelono en 1909, kie ŝi gajnis la unuan premion pro sia poemo “La simbolo de l’ amo”. En la sama jaro ŝi fariĝis membrino de la Esperantista Lingva Komitato kaj restis en ĝi ĝis sia morto. Ŝi ankaŭ estis fondintino kaj la unua prezidantino de la Esperantista Literatura Asocio, fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.

Marie Hankel estis verkistino, tradukistino kaj socia aktivulino. Ŝi okupiĝis pri virinaj rajtoj, prelegis pri ili kaj kredis, ke virinoj — danke al sia specifa socia rolo — povas fariĝi naturaj ambasadorinoj de la ideo de interkompreniĝo. Ŝi ankaŭ korespondis kun Ludoviko Zamenhof interalie pri lingvaj aferoj kaj homaranismo, kaj ĝuste al ŝi Zamenhof skribis sian lastan, nefinitan leteron en 1917.

Ŝiaj nuntempuloj priskribis Marie Hankel kiel tre interesan personon de Esperantujo. Ŝi estis internaciema, personeca, optimisma kaj ankaŭ finance subtenis la Esperanto-agadon

Ŝi mortis en la aĝo de 85 jaroj, la 15-an de decembro 1929 en Dresdeno, ĝuste en la Zamenhof-Tago.
Omaĝe al Marie Hankel estas nomitaj stratoj en Schwerin (ŝia naskiĝurbo) kaj en Dresdeno (kie ŝi pasigis sian Esperanto-vivon). Okaze de ŝia 75-a mortodatreveno en la urbodomo de Dresdeno estis aranĝita speciala ekspozicio. En 1924 ŝi fariĝis honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Prilaboris: Małgosia Komarnicka por EsperRadio (20.07.2026)

MARIE HANKEL – LA PRIMA POETESSA IN ESPERANTO

Marie Hankel nacque il 2 febbraio 1844. Studiò storia dell’arte. Di madrelingua tedesca, parlava anche inglese e francese. Negli ultimi anni della sua vita, nel 1905, iniziò a studiare l’esperanto e dedicò tutte le sue energie al movimento esperantista. Nel settembre 1906 fu cofondatrice del Gruppo di Esperanto di Dresda, dove tenne lei stessa dei corsi. Nel 1908 contribuì all’organizzazione del IV Congresso Universale di Esperanto a Dresda.

Marie Hankel divenne famosa come la prima poetessa esperantista. Fu eletta regina dei «Giochi Internazionali floreali» durante il Congresso Universale di Barcellona del 1909, dove vinse il primo premio per la sua poesia «La simbolo de l’amo» (il simbolo dell’amore). Nello stesso anno entrò a far parte del Comitato Linguistico dell’Esperanto, di cui fece parte fino alla morte. Fu inoltre fondatrice e prima presidente dell’Associazione Letteraria Esperantista, fondata nel 1911 durante il Congresso Universale di Esperanto ad Anversa.

Marie Hankel fu scrittrice, traduttrice e attivista sociale. Si impegnò a favore dei diritti delle donne, tenne conferenze sull’argomento e riteneva che le donne — grazie al loro specifico ruolo sociale — potessero diventare ambasciatrici naturali dell’idea della comprensione reciproca. Intrattenne inoltre una corrispondenza con L. L. Zamenhof, tra l’altro su questioni linguistiche e sull’umanesimo, e fu proprio a lei che Zamenhof scrisse la sua ultima lettera, rimasta incompiuta, nel 1917.
I suoi contemporanei descrivevano Marie Hankel come una figura di grande interesse nel mondo dell’esperanto: di mentalità internazionale, affabile e ottimista; inoltre, sosteneva finanziariamente le attività legate all’esperanto.

Morì all’età di 85 anni il 15 dicembre 1929 a Dresda, proprio nel giorno dedicato a Zamenhof.
A Schwerin (la sua città natale) e a Dresda (dove trascorse la sua vita dedicata all’esperanto) alcune vie sono state intitolate in onore di Marie Hankel. In occasione del 75° anniversario della sua morte, è stata allestita una mostra speciale presso il municipio di Dresda.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas hundo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?