Ĝanfranko – Ŝpinu la Lanon (“Fila la Lana”)
Esperanto Italia publikigis antaŭ 18 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La itala kantisto Ĝanfranko (Gianfranco Molle) kaj lia filo Giuliano plenumas la kanzonon “Ŝpinu la Lanon”, esperantlingva versio de “Fila la Lana” de Fabrizio de André, dum la Internacia Junulara Festivalo 2008, en Senigallia.
Il cantante italiano Ĝanfranko (Gianfranco Molle) suona, con il figlio Giuliano, “Ŝpinu la lanon”, versione in lingua esperanto di “Fila la lana” di Fabrizio de André, durante l’Internacia Junulara Festivalo del 2008 a Senigallia.
The Italian singer Ĝanfranko (Gianfranco Molle) and his son, Giuliano, sing the song “Ŝpinu la Lanon”, Esperanto version of “Fila la Lana” by Fabrizio de André, during the 2008 Internacia Junulara Festivalo in Senigallia.
ŜPINU LA LANON
En milito de Valŭa’
de Brian’ la grafo mortis.
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe;
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al sia doloro.
Jam centope kaj milope
nun revenas la arme’
al familioj ili alvenas
al la urb’ kaj al sia ej’,
sed grafino forlasita ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l’ kamen’ la granda flamo.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al sia doloro.
Kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo;
al sturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro:
vin atendas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l’ koro
paĝojn malfermu al sia doloro.