Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 Ni migras al nova servilo! 🦅 Dume povas okazi eraroj, kiuj plej ofte foriras simple per refreŝigi la paĝon. Dankon pro via pacienco dum la migrado 😌

Ni ricevis vian filmon (Updates in English and Esperanto about the film festival)

EsperantoUSA publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Multaj homoj nun sendas filmojn por La Usona Bona Film-Festivalo. Bonege, ĉu ne? Mi zorgeme kaj malrapide kontrolos la filmojn individue, kaj konfirmos tiam, post kelkaj tagoj, ke ĉio enordas, do mi ne tuj respondos, ke jes, ni bone ricevis ĉion. https://ttt.esperanto-usa.org/eusa/film_festival/eo

Sendu viajn aferojn antaŭ la limdato. Duoble kontrolu, ke vi ĝuste tajpis ĉion (vian titolon, nian retpoŝtadreson, ktp) perfekte laŭ la oficialaj reguloj ( https://ttt.esperanto-usa.org/eusa/film_festival/nuna/rules/eo ), kaj atendu pacience. Sendu la filmon per kaj Google Drive kaj WeTransfer se vi volas esti certa, ke ĝi sendiĝis. Ĉi-semajne filmistoj en Atlanto aŭ filmas ĉe mia hejmo aŭ prunte prenas lanternojn kiel rekvizitojn aŭ petas helpon pri tradukado kaj voĉaktorado ĉiun tagon (mi ne troigas), do mi ne nun povas sidi ĉe la komputilo tuj respondante al ĉiuj.

Mi antaŭĝojas finfine spekti viajn filmojn post la limdato kaj mi esperas, ke vi ĝuis vian filmfaradon kaj estos fiera pri via filmo, eĉ se ĝi ne gajnos premion. Ni nur donos la 11 premiojn promesitajn. Kelkaj homoj diris, “Kial vi ne donu al ĉiu persono premion kaj monon?” Ne. Ni jam havas pli ol sufiĉe da premioj kaj devus esti speciala honoro ricevi premion anstataŭ bagatela afero por ĉiu partoprenanto. Oni rajtas lasi komentojn sub sia filmo petante financan subtenon. Ekzemple, “Ĉu vi ĝuis mian filmon? Vi povas sendi al la reĝisoro trinkmonon per la jena adreso aŭ fariĝi Patreon-patrono ĉi tie.” Vi verŝajne trovos novajn abonantojn tiel.

Mi volas mencii, ke dum pasintaj festivaloj, du aŭ tri filmoj spertis problemojn tuj post la alŝutado en jutubon. Jutubo aŭtomatike ne permesis komentojn sub 2-3 filmoj. Mi ne scias kial. Eble pro tio ke infanoj aperis kaj aŭdiĝis en la filmo kaj estas apartaj reguloj pri tiaj filmoj en la jutuba servo. Mi individue ŝanĝis la agordojn por tiuj filmoj kaj fine oni rajtis lasi komentojn. Se vi rimarkos tiun problemon, sendu al ni mesaĝon kaj ni provos solvi la problemon. Ne, ni ne intence provis malpermesi komentojn sur via filmo por puni vin aŭ pro malamo (kiel iu persono deklaris pasintjare). Ni volas, ke multaj homoj trovos viajn filmojn kaj ĝuos ilin. Dankon pro via partopreno kaj intereso en la film-festivalo.

– Alekso MILLER, ĉeforganizanto de La Usona Bona Film-Festivalo

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Ĉevalo havas … krurojn.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?