#mondafest2020 Tago de Ameriko: Kristnaskaj Rakontoj (Francisko Lorrain)

UEAviva publikigis antaŭ 12 tagoj

51:53 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Pri “Kristnaskaj rakontoj el franca kanado”, de Louis Fréchette, prelegis François “Francisko” Lorrain, la tradukisto, en la Tago de Ameriko: https://www.youtube.com/watch?v=IAeaTnP1tFM Belega eldono, la libro elĉerpiĝis en la libroservo de UEA, sed plu eblas ĝin akiri ĉe http://www.esperanto.qc.ca/eo/eldonajhoj/ La libro havas 130 paĝojn, kun nigraj-blankaj ilustraĵoj de la kanada pentristo Frederick Simpson Coburn (1871–1960). Eblas ĝin akiri papere aŭ elektronike! Jen en ĝi ses kristnaskaj rakontoj de Louis Fréchette [lui freŝet] (1839–1908), unu el la gravaj franckanadaj verkistoj de la 19a jarcento. Li aperigis ilin en 1899–1900, en versioj anglalingva kaj franclingva, ambaŭ de li mem verkitaj, kun la celo konigi la franckanadan kulturon al la ekstera mondo. Li studis juron, sed poste aktivis ĉefe kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Li estis, laŭ la tiamaj normoj, sufiĉe progresema homo. Krom siaj multnombraj gazetartikoloj, li multe publikigis, en diversaj ĝenroj : ĉefe poezion, sed ankaŭ teatraĵojn, rakontojn k.a.

Specimene el la libro:

[En neĝoŝtormo]

[…] Ni reeniris la neĝveturilon, kaj, dum ni varme volvis nin en la « robojn » [t.e. en peltajn kovrilojn], la veturigisto vigle vipis siajn ĉevalojn, kiuj ĵetis sin antaŭen, nazbruante, tra la ventopelata neĝo.
La gastejestro ja pravis ; post malpli ol horo, ni blinde antaŭeniris sur nevetureblaj vojoj, en plena mallumo, envolvataj en tia neĝhajla torento, kian neniu vidinta neniam la samon povas imagi. Ni supreniris perpendiklajn krutaĵojn, sur kies suproj niaj ĉevaloj apenaŭ povis stari kontraŭ la vento, kaj poste ni devis malsupreniri en faŭkantajn abismojn, flankatajn de gigantaj abioj, kie la kompatindaj bestoj preskaŭ malaperis en la kirliĝanta neĝo.
Kompreneble, ni ne povis iri pli rapide ol paŝon post paŝo ; kaj, gvidate per nura instinkto, niaj ĉevaloj, lacegaj kaj blindigataj de algluiĝintaj hajleroj, pene plu stumblis kun pendaj kapoj, spiregante.
« Ĉu ni revenu malantaŭen ? » mi demandis al la veturigisto. « Evidentas, ke ni apenaŭ povas plu antaŭeniri. »
« Malantaŭeniri ! » ekkriis la kompatinda homo, kiu ŝajnis amare bedaŭri sian antaŭnelongan fanfaronadon ; « estas tro malfrue, sinjoro ; mi estas tiel blinda, kiel miaj ĉevaloj ; se reveni malantaŭen, ni riskus maltrafi la vojon, kaj, kun la vojo maltrafita, mi ne donus kvin cendojn por niaj tri haŭtoj. »
La kuracisto nenion diris.
Nia situacio fariĝis senespera ; ni povis nek malantaŭeniri, nek restadi en la sama loko, ĉar la vetero terure malplivarmiĝis, kaj, spite niajn dikajn peltojn, ni estis frostigitaj ĝis la ostoj. Ni povis nur antaŭeniri — ĉiuriske antaŭeniri. […] (El Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis Fréchette, 2-a eldono, Montrealo, Esperanto-Societo Kebekia, 2013).

#Esperanto #UEA

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

komputilovarmaaperu.netgrundo