Markizo de La Fayette – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En 1778, Francio kaj Usono alianciĝis kontraŭ Britio. Sekve, Britio deklaris militon al Francio.
La Fayette revenis al Francio en 1779 por ses monatoj por akiri militajn kaj financajn rimedojn por Usono.
En 1780, li reiris al Ameriko kaj ludis gvidan rolon en la kampanjo de Virginio, kiu finiĝis en 1781 per la kapitulaco de la britoj. (En kelkaj versioj de Vikipedio, ekzemple en la franclingva kaj la portugallingva, troviĝas multaj detaloj pri lia partopreno en diversaj bataloj.)
En decembro 1781, La Fayette ekvojaĝis reen al Francio. Kiam li alvenis en Francio en januaro 1782, la popolo donis al li triumfan bonvenigon. La 22-an de januaro, li estis ricevita de la reĝo en Versajlo. (Cetere La Fayette vizitis poste germanajn kortegojn kaj renkontis imperiestron Jozefo la 2-a kaj Frederikon la Grandan en 1785).
En Francio, Lafayette laboris kune kun Thomas Jefferson (kiu tiam estis usona ambasadoro) por starigi komercajn interkonsentojn inter Usono kaj Francio. Tiuj intertraktadoj celis redukti la usonan ŝuldon al Francio kaj inkludis produktojn kiel tabako kaj balenoleo.
Lafayette aliĝis al la franca aboliciisma grupo “Societo de la Amikoj de la Nigruloj”, kiu defendis la finon de la sklavkomerco kaj egalajn rajtojn por liberaj nigruloj.
En 1783, en korespondado kun George Washington, li insistis pri la emancipiĝo de la sklavoj kaj ilia transformo en dungitajn laboristojn.
Malgraŭ la kontraŭstaro de Washington, Lafayette aĉetis teron en Gujano (Guyane) por sia plantejo La Belle Gabrielle, por “fari eksperimentojn” rilate al edukado kaj emancipiĝo.
La katoliko La Fayette, kiu en Usono estis ekkoninta kaj estiminta George Washington kaj aliajn protestantojn, nun ekaktivis por religia libereco. Sub la influo de La Fayette, reĝo Ludoviko la 16-a promulgis la Tolerancedikton de Versajlo en novembro 1787.
La Fayette estis la plej grava ligilo inter la Usona Revolucio kaj la Franca Revolucio. Kiel entuziasma subtenanto de la principoj de la usona konstitucio, li alvokis ĉiujn ŝtatojn sekvi la ekzemplon de Usono.
En la komenca fazo de la Franca Revolucio, La Fayette estis unu el la ĉefaj politikistoj.
En 1788, li estis vokita al la Asembleo de la Notinduloj por helpi solvi la problemon de la fiskokrizo. Li proponis kunvokon de la Asembleo de la Ĝeneralaj Statoj (kp. Francaj Ĝeneralaj Statoj – Vikipedio), estis vicprezidanto de la organiza komisiono de la kunveno kaj en 1789 iĝis membro de la Ĝeneralaj Statoj.
Samjare, en julio, li prezentis en la nova Nacia Asembleo skizon de “Deklaracio pri la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano” laŭ la usona modelo, skizon kiun li verkis kun la subteno de Thomas Jefferson.
La 14-an de julio 1789, kiam okazis la sturmo al la Bastilo (Bastille), li estis elektita vicprezidanto de la Nacia Asembleo, kaj poste fariĝis komandanto de la Nacia Gvardio. Kun ĉi tiu gvardio, li ankaŭ subtenis la “Poissardes” (fiŝvendistinoj) en ilia ribela marŝo al Versajlo por atingi pli da virinaj rajtoj kaj la malaltigon de la prezo de pano.
Kiam la reĝo Ludoviko la 16-a vidis la grandan amason da virinoj antaŭ sia palaco, li subskribis la Deklaracion pri la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano, malfermis siajn nutraĵprovizejojn kaj akceptis transloĝiĝi kun sia familio al la Palaco de Tuilerioj (Tuileries) en Parizo.