Markizo de La Fayette – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Post tio, generalo La Fayette unue aliĝis al la Jakobena Klubo, sed en aprilo 1790 li forlasis ĝin kaj fondis la “Societon de 1789” (aŭ “Klubo de 1789”).
Poste, li fariĝis unu el la fondintoj de la pli modera politika klubo de la “Feuillants”, kiuj strebis al konstitucia monarkio laŭ la angla modelo. Dum la oktobraj tumultoj, li frakasis la respublikanojn sub Danton por protekti la reĝan familion.
Tiutempe lia populareco atingis sian kulminon.
Tamen, pro la tiel nomata Nancy-afero en aŭgusto 1790, lia ĝenerala reputacio suferis grandan damaĝon.
Tiu tendenco plifortiĝis poste, ĉar La Fayette estis parte kulpigita pro la provo de la reĝo fuĝi en junio 1791 (temas pri la tiel nomata “Fuĝo al Varennes”). Aldone, tri tagojn post la dua datreveno de la sturmo kontraŭ la Bastilo, li ordonis pafi al ekscitita homamaso. Tiu masakro – kun dekoj da mortintoj – kostis al li la reston de lia antaŭe granda populareco.
La 1-an de oktobro 1791, post la dissolvo de la Konstitucia Nacia Asembleo, li rezignis pri sia gvidado de la Nacia Gvardio. Post tio la reĝo nomumis lin komandanto de unu el la tri francaj armeoj.
En 1792, La Fayette komandis la “Centran Armeon” en la milito inter Francio kaj Aŭstrio.
Post la sturmo al la Palaco de Tuilerioj la 10-an de aŭgusto kaj la malliberigo de la reĝo, La Fayette forte protestis. Sekve la jakobenoj publike akuzis lin pro tio, ke li laŭdire provis kontraŭstari iliajn celojn kaj turni la trupojn kontraŭ ili. La Nacia Asembleo deklaris lin perfidulo. Pro tio, La Fayette fuĝis al Flandrio, kie li estis kaptita de la aŭstroj.
La saman jaron li estis enprizonigita de la prusoj kaj ekde 1794 de Aŭstrio. Nur Napoleono Bonaparto sukcesis akiri lian liberigon en 1797.
Reveninte al Francio, La Fayette retiriĝis al sia bieno La Grange kaj restis for de la publika vivo, ĉar li kontraŭis la politikon de Bonaparto.
Post la ekzilo de Napoleono, li denove engaĝiĝis en politiko. En 1815, kaj poste de 1818 ĝis 1824 kaj de 1825 ĝis sia morto, La Fayette estis membro de la Ĉambro de Deputitoj. Ekde 1818, li estis liberala parlamentano.
En 1824 la usona prezidento kaj la Kongreso invitis La Fayette veni al Usono kaj partopreni en la venonta festo de la 50-a datreveno de la naskiĝo de la nacio. La markizo – akomponata de sia filo (kies nomo estis – imagu – Georges Washington) – alvenis en aŭgusto samjare.
Li intencis viziti nur la originajn 13 ŝtatojn dum kvarmonata vizito, sed la restado etendiĝis al 16 monatoj, dum kiuj li vizitis ĉiujn tiamajn 24 ŝtatojn. Ĉie li estis entuziasme bonvenigita, kaj de la popolo kaj de gravuloj. Li ricevis multajn honoraĵojn kaj renkontis la plej gravajn politikistojn, inkluzive la tiaman kaj la antaŭan prezidenton kaj ankaŭ lian amikon Thomas Jefferson.
Kiam La Fayette revenis en Francion en 1825, estis sur la trono reĝo Karlo la 10-a, kiu intencis restarigi la absolutan regadon de la monarko. La Fayette estis la plej elstara el tiuj kiuj kontraŭbatalis lin. Li faris fajrajn diskursojn en la Ĉambro de Deputitoj, denuncante la restriktojn al liberecoj kaj la cenzuron de la gazetaro. Li ankaŭ rekomendis reprezentan registaron kiel en Usono. En sia bieno La Grange li gastigis usonanojn, francojn kaj aliajn homojn kiuj venis por aŭdi liajn paroladojn pri politiko, rajtoj kaj libereco.
Dum la Julio-Revolucio de 1830, li denove komandis la Nacian Gvardion kaj subtenis la supreniron al la trono de la “civitana reĝo” Ludoviko Filipo.
Li mortis 76-jaraĝa en Parizo la 20-an de maio 1834.
Menciindas, ke li ricevis multajn honoraĵojn, aparte en Usono.
En tiu lando pluraj urboj kaj aliaj lokoj (distriktoj, montoj, lagoj ktp.) nomiĝas “La Fayette” aŭ havas “Fayette” en sia nomo (ekzemple “Fayetteville”).
Jam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj li iĝis honora civitano de tri usonaj ŝtatoj, kaj en 2002 la Kongreso nomumis lin honora civitano de Usono.
Imagu: En la Plenkunsida Salono de la Ĉambro de Deputitoj estas du portretoj, unu montranta la famegan kaj gravegan George Washington, la dua Markizon de La Fayette.