la findiro esas interesa, kaj tro ofte preterlasita: ja semantiko, signifoscienco, pli gravas ol sintakso kaj leksiko (aro de la formoj de la vortoj).
sed tiu homo forgesas, ke tiuj tavoloj ĉiuj estas ligitaj… tiel ke, fakte, kiel oni diras vorto (kaj ankoraŭ pli: ĉu per vorteto, vortero, vortesprimo, frazo?) influas kiel oni difinas ĝin. ĉar kiam li donas ekzemplon de »singardo« kaj »malkuraĝo«, tiuj, esperante, estas ne nur vortoj, sed vortkunmetoj, kaj pro tio en si jam enhavas iom da difino, kaj do kaj iom da klarigo, kaj iom da neŝanĝemo (ĉar por prisignife gliti, ĉiu vortero devus samtempe gliti… kaj aro malpli movemas ol ero).
pro tio, kiam li donas ekzemplojn de esperanto, sed fakte ankaŭ ĉina, angla (kiuj uzas vortesprimojn kaj kunmetojn pli ol aliaj), kaj fakte eĉ, malpli fame, eŭskara (ege kunmetema), rusa (pasintece tre kunmetema: tiu inspiris esperanton), kaj eĉ bretona (multegegaj kaj modernaĵoj, kaj bestoj, estas kunmetoj), li fakte eraras: tiuj jam entenas iom da difino, iom da klarigo, en si.
li ŝajne eraras, ĉar france, multegaj vortoj estas tute netravideblaj, kaj pro tio franca (speciale »klara« (nu… precipe sone x)) kaj tradicia, kiel lia) malfacilas, kaj pro tio, li imagas, kiel ofte unulingvanoj, malvojaĝantoj, ke ĉiuj lingvoj samas malbone… sed tio estas grava eraro
li diras, ke li volas lerni homojn, sed kiu faras lingvojn, se ne homoj? en ĉiu lingvo, fakte en ĉiu vorto, kuŝas dekoj, miloj, fakte milionoj kaj eĉ miliardoj da homoj, kiuj uzis, fiksis uzon, fiksis signifos, sed ankaŭ kunmetis, paŭsis, pruntis, glitigis, mallongigis… ĉiu el tiuj homoj, enmetis iom de sia saĝo en vortoj… lerni lingvojn, estas plej rekta, kaj rapida kielo lerni homojn, kaj, tiel farante, lerni esprimi sin mem, kaj, nu, lerni lingvon, ja estas ne lerni traduki, sed lerni »diri tion, kion oni volas diri«
ĉar kiel li tre bone metaforas, paroli, estas »traduki la universon en vortoj«, sed se estas traduko, estas lingvo, kaj do, ĉiu lingvo provas esti traduko, fakte lingvo universa, kaj pro tio, ĉiu lingvo jam estas provo, antaŭeniro al tio. neniu lingvo estas aparta de universo, fakte male: ĉiu lingvo estas traduko de sia propra universo. ne por nenio la lingvoj tupi-gvaraniaj, de amazonio, estas la ĉefaj provizantoj de bestnomoj sciencaj, post la latina kaj la greka: milionoj da arbaranoj, da tupioj, da gvaranioj, kaj da iliaj najbaroj netupigvaraniaj, kontribuis al tiu grandega kulturo, kulturo pri realo, pri loka universo videbla en amazonio.
li diras, ke li volas lerni homojn, ke li volas lernigi homojn, sed, lernante la francan, li ne lernos iajn ajnajn homojn: li lernos francojn. lernante esperanton, li lernos (kaj reciproke) slavojn, mandarenojn, kantonanojn, japanojn, ĉiajn koreanojn, konganojn, togolandanojn, germanojn, italojn, magjarojn, turkojn, gvaraniojn, pindoramanojn, argentinanojn, meksiklandanojn, baratanojn, aŭstralianojn… senfine, ĉar esperonto povas esti iu ajn
sed, nu, tipa franco (kaj almenaŭ la temo estas interesa)