Esperanto en brazila mezgrada lernejo?
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV152 (2009.10.03)
Esperanto en brazila mezgrada lernejo?
La Komisiono pri Edukado en la Brazila Senato aprobas projekton de Senatano Cristovam Buarque, kiu ordonas ke esperanto estu inkluzivita en la listo de fakultativaj lernobjektoj. Tiu propono ankoraŭ bezonas la aprobon de la Deputitaro.
Dum la Senato sin preparas por voĉdoni pri la polemika balota reformo, la Komisiono pri Edukado, Kulturo kaj Sporto aprobis ĉi-monate nekutiman projekton kiu inkluzivas Esperanton kiel fakultativan studobjekton en la mezgrada instruado de la brazilaj lernejoj.
La projekto, kies aŭtoro estas eks-kanditato al la prezidanteco de Brazilo en 2006, inkluzivas paragrafon en la Brazila Leĝaro pri Edukado kiu diras ke la esperantaj lecionoj estu fakultativaj sed la “oferto fariĝu deviga okaze de peto de la lernantoj”. Laŭ la teksto, la lernejoj havos tri jarojn por adaptiĝi al la leĝo.
Por la pravigo de la projekto, senatano Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Brazilio, diras ke, se la lernejo volas fariĝi paca aganto, la instruado de esperanto povas esti grava faktoro, ne nur ĉar temas pri lingvo sed ankaŭ pro la pacifisma spirito kiun ĝi simboligas. La senatano citas ankaŭ la kreinton de la lingvo, kaj memorigas ke la celo de Zamenhof estis krei “liberan internacian lingvon” kaj ke ĝi estas parto de grandega movado por paco.
En la komisiono, la projekto estis redaktita de senatano Mozarildo Cavalcanti, kiu rekomendis la aprobon de la leĝo ĉar “la universaliĝo de la konado de Esperanto povas reprezenti akcelon de paco inter la nacioj”. Por li, tio estos tre signifa ĉar la nacioj ankaŭ konfliktas pro kulturaj kialoj, “kiel jam okazis dum la lukto pri la hegemonio inter la franca kaj la angla, kaj same povas okazi baldaŭ inter la angla kaj la ĉina”.
La senatanoj Gerson Camata kaj Roberto Cavalcanti voĉdonis kontraŭ la projekto. Laŭ la Agentejo de la Senato, Camata diris ke la projekto estas “neutila”, ĉar tiu kiu lernas Esperanton ne havos eblon praktiki la novan lingvon. Spite tion, la teksto estas aprobita kvazaŭ fina decido kaj iras rekte al la Ĉambro de Deputitoj.