Liĉio: plej ŝatata frukto en Ĉinio
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV184 (2011.08.29)
Liĉio: plej ŝatata frukto en Ĉinio
Ivanka Stoyanova malkovris la frukton liĉio kaj verkis la jenon por El Popola Ĉinio.
Mi preferas aĉeti fruktojn en la magazeno Carrefour. En ĝi ĉio estas ordigita — eblas elekti fruktojn, eĉ gustumi ilin, kaj ofte estas rabatitaj prezoj. Mi jam alkutimiĝis rete kontroli la paĝojn de Carrefour por ekscii, ĉu valoras iri tien, aŭ ne. Krome, la haltejo estas proksime de mia domo kaj per tramo post 10 minutoj mi estas tie. Ĉinoj ŝategas fruktojn. Tamen, ili admiras la frukton, nomatan Liĉio, kiu vere aspektas tre nealloga, sed neniu preterpasas ĝin. En Bulgario mi ne konis Liĉion, tamen kiam mi vidis kiel ĉinoj viciĝas por elekti tiujn fruktetojn kaj aĉetas plenajn plastajn saketojn, mi decidis aĉeti por gustumi. La frukto Liĉio maturstadie havas karakterizan ledecan, verukecan ŝelon, ruĝan aŭ brunan kaj entenas unu malmolan semon, ĉirkaŭitan de blanka karno.
Kiel oni devas manĝi Liĉion? Unue oni devas senŝeligi ĝin, same kiel bakitan ovon, sed certe multe pli facile. Tuj en la mano jam estas malgranda ronda frukto kun blanka, diafana karna parto, simila al gelateno, sukplena kaj dolĉa. Liĉio havas mezgrandan semon kaj mi jam kolektis kelkajn por planti ilin en Bulgario; mi ne certas, ĉu mi sukcesos, sed mi provos. Tiu frukto estas kultivita antaŭ 3000 jaroj en antikva Ĉinio, kie oni konsideras ĝin plej delikata el ĉiuj fruktoj. Kaj krome, ĝi estas tre utila por la sano, ĉar ĝi enhavas grandan kvanton da vitamino ”C”. Tamen, se mi devas esti sincera, mi devas diri, ke ĉinoj preferas ĝin pro ĝia delikata kaj milda gusto. La prezo eĉ sen rabato estas akceptebla — duona eŭro por duonkilogramo. Mi proponas al vi — se vi vidos Liĉion, nepre gustumu, vi certe ne bedaŭros.