Orienta Rakonto – Poème Original en Espéranto
thedoutorfritz publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En nuba frumateno, du figuroj
eliris por promena meditado
el monaĥejo griza kaj severa.
Kaj neĝe blanka, hela fadenaro
de unu el la du la kapon garnis,
dum al alia mankis eĉ la barbo.
Kongruis kun ĉielo la hararo
de la unua, kaj kun la silento
de vojo, de arbaro, de aero,
la barbomanko buba de la dua.
Nesimplan promenadon entreprenis
la paro, dum taghoro tiel frua,
sed disciplinan, mensan ekzercadon,
kun celo kaj modesta kaj avida
– trejnado de la penso, per eltrovo
de harmonio, vero kaj aŭtento.
Kaj, super ĉio, ili ambiciis,
per malambiciigo de racio,
eltrovi kaj la pacon kaj serenon,
per atingado de spiritkvieto.
Al supro de montaro la maljuna,
laŭ vojo serpentuma alkondukis,
ĉe bordo de la vojo, kie arboj
alklinis al abismo siajn branĉojn.
Subite, diris la junulo, milde:
“Altestimata Majstro, se mi rajtas
mediton vian rompi per demando,
nur unu simplan mi starigas nun.
Pro tiu dubo mi postlasis ĉion,
la hejmon, la socion, la mondumojn,
kaj plena de espero mi vin serĉis,
ĉar estas via famo longatinga,
ke vi posedas veran la respondon.
Do, Majstro, pro homamo kaj kompato,
klarigu por kompreno de junulo
soifa pri saĝeco: kie eblas,
ke trovu mi Feliĉon prirevatan?”
La Majstro plu silentis dum momento,
kaj kelkajn pliajn paŝojn ili faris,
ĝis kurbo pli akuta de la pado.
Ĉi tie haltis la maljuna homo
kaj per mallaŭta voĉo, nur susure,
al la disĉiplo montris arbobranĉon
pendantan super la abismo faŭka,
kaj milde diris:
“Pensu, per imago,
ke per la dentoj mordus mi la branĉon,
kiel solan rimedon por ne fali,
ĉar manojn havas mi per ŝnuro dika
ligitajn post la dorso. Kion fari,
se iu malprudenta alveninto
al mi proponus iun ajn demandon?
Ho ve, se mi min tenus en silento,
sendube mi ofendus mian fraton;
kaj tamen se la buŝon mi malfermus
por kontentigi lin, mi falus tuj,
eĉ antaŭ kompletigo de respondo.
En tia senelira sintenado
troviĝas, kompatinda, ĉiu homo,
al kiu lia frato, sen pripenso,
proponas konsiladon pri metodo
atingi tiun gemon: la Feliĉo.”
Kaj plu ekpaŝis Majstro kaj disĉiplo,
silente, al la supro de montaro.