Velkoj – William Auld (Esperanto)
Esperanta Stelo publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
???ESPERANTO??? http://www.kurso.com.br/ http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/
Orkestro kaj Koruso de la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio en Bjalistoko
Velkoj de William Auld. La kantan version de la poemo de William Auld, kaj de pluraj aliaj liaj verkoj, preparis por la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko la Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo. http://opera.bialystok.pl/en/
http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld
Velkoj
Al mi ne plaĉas vidi, kiel fajro,
brulinte senkompate, konsuminte
ardante ĉion, en forvelko cindre
griziĝas, kiel haroj de hetajro.
Al mi ne plaĉas vidi, ke la pajlo,
tra kiu suko pulsis somerpinte,
flaviĝas sur la korto antaŭvintre,
kie frakasos baldaŭ ĝin la hajlo.
Ĉia ekvelko estas tragedio,
kiun ne pansas la filozofio:
dum ciklas viv’, individuoj mortas;
potenc’ likiĝas for, febliĝas fortoj,
ŝimas la ŝtof’, rompiĝas la risortoj,
vanas la revoj, ĉia streb’ abortas.
William Auld.
Change and Decay
It is a painful sight I cannot bear,
when fire, the ruthless element whose blaze
consumes and swallows, in the final phase
withers to ashes grey as strumpet’s hair.
Nor pains it less to see the farm-yard, where
the straw once juicy from the summer’s rays
turns slowly yellow in autumnal days,
and waits the hail that strikes and does not spare.
O tragedy when something starts to fade!
Philosophy provides no balm nor aid.
Life does not pause while individuals die.
Power leaks away, strength knows no more its own,
matters decays, elastic loses tone,
each effort fails, and every dream’s a lie.
Tradukis D. B. Gregor