Decembro
Ridu ridu pri la revoj publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Natan Alterman (1910-1970) estis konata kiel “la poeto de Tel-Avivo”. Li verkis tiun poemon estante 24-jara, en 1934. La vortoj priskribas postpluvan etoson en Tel-Avivo. La komponisto Moŝe Vilenski (1910-1997) provis komponi la tekston jam en 1934, sed malsukcesis. Nur en 1980, 46 jarojn poste, li sukcesis kompletigi la taskon.
Decembro
Teksto: Natan Alterman
Melodio: Moŝe Vilenski
Kantado: Israela Becker
Tradukis: Amir Naor
Ludado: Gilad Ŝapira
Pentraĵoj: Alex Levin
Aŭtuna vent’, kaj mar-odor’
Oranĝa suk’, kolor’ de or’
Acida dolĉa pluvveter’
El dom’ eltiras al ekster’
Krepuskas ruĝe la vesper’
Enspir’ profunda de aer’
Iradi kaj enspiri plu
La sun’ subiras al la blu’
Ekstaru kaj enspiru, hom’
La pluv’ jam ĉesis, bonarom’.
Rigardu preter tiu ond’
Belegas tiom nia mond’.
Rigardu preter tiu ond’
Belegas tiom nia mond’.
Lanternoj verŝas per sitel’
Malfortan lumon de miel’
Kaj io stranga jen sen bru’
Silente premas sur la brust’,
Postulas, ŝiras, tiras for
Ekterni volas nia kor’.
Postulas, ŝiras, tiras for
Ekterni volas nia kor’.
Ekstaru kaj enspiru, hom’…
Decembro, frida, venta blov’
Odor’ de freŝa pom’ kaj pluv’.
Vi donas iom da esper’
Al la viktimoj de somer’.
Revenas dank’ al vi la viv’
Al Tel Aviv’, al Tel Aviv’.
Revenas dank’ al vi la viv’
Al Tel Aviv’, al Tel Aviv’.
Ekstaru kaj enspiru, hom’…